Saanen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ebnit)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Saanen (stacidomo).
Saanen
Blazono de Saanen
Blazono de Saanen
Blazono de Saanen
Preĝejo de Saanen
Preĝejo de Saanen
Preĝejo de Saanen
komunumo en Svislandovilaĝo
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Simme-Valo-Saanen
Malnova distrikto ĝis 2009 Saanen
Koordinatoj  46° 29′ 0″ N 7° 16′ 0″ O / 46.48333 °N, 7.26667 °O / 46.48333; 7.26667 (mapo)Koordinatoj: 46° 29′ 0″ N 7° 16′ 0″ O / 46.48333 °N, 7.26667 °O / 46.48333; 7.26667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 6961
Areo 119,74 km²
Alteco 1014 m super marnivelo
Poŝtkodo 3792 Saanen


1657 Abländschen
3777 Saanenmöser
3778 Schönried
3780 Gstaad
3781 Turbach
3783 Grund b. Gstaad

Komunumkodo 0843
Mapo de Saanen
Mapo de Saanen
Mapo de Saanen
vdr


Saanen (france Gessenay) estas de Kantono Berno en Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi apartenis al la malnova distrikto Saanen kies ĉefloko ĝi estis, kaj ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi estas parto kaj ĉefloko de la nova administra distrikto Supra Simme-Valo-Saanen. Ĝi havis 6961 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008, kiu nombro kreskis al 7053 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Saanen situas ĉe la bordo de la rivero Sarino, de kies germana nomo Saane la komunumo ricevis sian nomon. Al Sarino alfluas en Saanen la du fontriveroj Louibach kaj Turbach. Krom la ĉefvilaĝo Saanen mem apartenas al la komunumo la vilaĝoj Abländschen, Bissen, Ebnit, Gruben, Grund, Gstaad, Kalberhöni, Saanenmöser, Schönried kaj Turbach, kiujn oni en la loka alemana dialekto nomas Bäuerte.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 119,74 km², de kiuj 35,3% estas kovritaj de arbaro, 51,3% servas por agrikulturo kaj 4,6% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Saanen limas en nordo al Charmey kaj Jaun (ambaŭ en Kantono Friburgo), en oriento al Boltigen, Zweisimmen, Sankt-Stefano kaj Lenk en Simme-Valo, en sudo al Lauenen kaj Gsteig ĉe Gstaad, kaj en okcidento al Château-d'Œx kaj Rougemont (ambaŭ en Kantono Vaŭdo).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Saanen disponas pri stacidomo ĉe la Montreux-Berna Oberlanda-Fervojo de Montreux al Zweisimmen. De la stacidomo de Saanen krome eliras diversaj poŝtaŭtolinioj.

Tra Saanen ankaŭ kondukas la pasejstrato tra la Col-des-Mosses-Pasejo de Zweisimmen al Château-d’Œx.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Saanen datiĝas el la jaro 1228 en la franclingva formo Gissinay. La germanlingva formo estis menciita unuan fojon en la jaro 1340 kiel Sanon.

Partneraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Saanen havas urbajn partnerecojn kun:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]