Ebolo (viruso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la ebola viruso en bildo de elektrona mikroskopo

Ebolo estas viruso de (-)ve ĉensenca ssRNA Viruso kaŭzante kontaĝan malsanon ofte mortigan kun hemoragio kaj febro. Efika kuracado ne estas konata. Ĝi apartenas al familio Filoviridae el ordo Mononegavirales.

Ĝia nomo deriviĝas de samnoma rivero en Kongo.

La plej mortiga subtipo estas Zairia Ebolo, kiu mortigas ĉ. 80 % de la infektitoj. Alia stamo, Sudana Ebolo, mortigas 50 %. Aliaj stamoj estas malpli danĝeraj. Zairia Ebolo de 1976 kaŭzis plurajn epidemiojn en Kongo Kinŝasa kaj Kongo Brazavila, precipe en kaj ĉe urbo Etumbio.

Ebolo povas disvastiĝi inter homoj, sed ankaŭ transiri de aliaj primatoj al homoj. Supozeble la plej multajn epidemiojn en Afriko kaŭzis manĝado de la viando de infektitaj simioj.

Fratinoj-Kuraĝo kontraŭ Ebolo

Rakonta historio ke kiam unufoje oni konstatis la senkanetiĝo de la mortoporta Ebolo en Afriko ĉe la rivero Kongo, la unuaj malsanuloj trovis gaston ĉe malsanulejo zorgita de ses italaj katolikaj fratinoj de la kongregacio "Poverelle" (Povrulinoj). Kiam oni malkovris ke por la malsanuloj nenia kuraco eblis kaj oni ne sciis kiel eviti la kontaĝon kaj ĉiuj komencis forfuĝi, por la fratnoj kreiĝis problemo: resti kaj certe alfronti la morton aŭ forlasi la lokon. La ses fratinoj ne hezitis kaj kredis sian homan kaj religian taskon resti ĉe la malsanuloj de Kilwit kaj akcepti la sorton por helpi la fratojn bezonantajn kuracon kaj amon. Estis la jaro 1976. Unu post la alia, ene de ses monatoj, ili perdis la vivon. Ilia nomoj: Floralba Rondi, Clarangela Gilardi, Danielanĝela Sorti, Dinarosa Belleri, Annelviva Ossoli, Vitarosa Zorza. Ĉiuj civitaninoj de Lombardio (Italio), kiu ilin honoras monumente (Vidu: Ultimo dono, Queriniana, Brescia, 2010)

Vidu ankaŭ