Ebrio

El Vikipedio
(Alidirektita el Ebrieco)
Saltu al: navigado, serĉo
Ebria homo en la strato

Ebrio estas korpa kaj mensa stato de iu kiu drinkis sufiĉan kvanton da alkoholaĵoj. Ofte ebria homo malbone aŭ malfacile parolas kaj balanciĝas. Ankaŭ li aŭ ŝi povus havi ruĝan vizaĝon kaj/aŭ ruĝajn okulojn. Ebriaj homoj foje faras agojn kiu ili ne farus normale. Ebrio povas kaŭzi grandan ŝanĝojn de emocioj, inkluzive de kolero, malĝojo, deprimiteco, ĝis ĝojego. Foje post ebrio homoj kapdoloras, tiu stato nomiĝas postebrio.

Ebrio en publika loko povas esti krima en iuj landoj, eventuale depende de la agoj kiuj akompanas ĝin. Certe en plej multaj landoj, estas kontraŭleĝe gvidi aŭton en tiu stato.

[redakti] Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri ebrio en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

Citaĵo
« Ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam. »
Citaĵo
« Ebriulon kaj malsaĝulon oni ne juĝas. »
Citaĵo
« Por ebriulo ne ekzistas danĝero. »

[redakti] Referencoj

  1. [1]
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj