Ebur-Bordo
Ebur-Bordo, Eburbordo, Ebura Bordo aŭ Kotdivuaro (oficiale Côte d'Ivoire[1]) estas lando en Okcidenta Afriko kun landlimoj kun Liberio kaj Gvineo okcidente, Malio kaj Burkino norde, Ganao oriente kaj la Golfo de Gvineo sude.
Ĝi estas membro de la Afrika Unio, UN kaj AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano. Teamo el Ebur-Bordo dum 2006 unuafoje partoprenis la Futbalan Mondpokalon, okazantan en Germanio.
Ĝi estas relative juna lando, kiu de 1893 ĝis 1960 apartenis al la franca imperio, sed la konata historio de ĝiaj sesdek etnoj estas maljuna kaj riĉa.
La plej gravaj urboj estas Jamusukro (ĉefurbo) kaj Abiĝano.
Etnoj
Ekonomio
- Eksporto: kafo, kakao, naftoproduktoj, konstrulignaĵo.
- Pokapa MEP: 660 $.
Esperanto en Ebura Bordo
Estas Kotdivuara Esperanto-Asocio aliĝinta al UEA ekde 1989.
Esperantistoj
Referencoj
- ↑ En oktobro 1985 la registaro petis ke la lando estu nomita Côte d'Ivoire en ĉiuj lingvoj
|