Eburmevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eburmevo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Pagophila Pagophila
Specio: Eburmevo 'Pagophila eburnea'
Brooke 1774
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Eburmevo, Pagophila eburnea, estas birdo, eta mevo, sed ne de la plej ofta genro Larus, sed la ununura specio en ĝia genro Pagophila.

Disvastiĝo

Ĝi reproduktiĝas en la alta Arkto kaj havas ĉirkaŭpolan disvastiĝo tra Gronlando, nordorientaj insuloj de Kanado kaj en Eŭrazio en la nordaj insuloj de Norvegio, Rusio kaj nordokcidentaj insuloj de Siberio. Ĝi estas la plej pola inter la mevoj.

Tiu birdo migras nur mallongajn distancojn suden en aŭtuno; la plej granda parto de la loĝantaro vintras en nordaj latitudoj borde de la glacia regiono, kvankam kelkaj birdoj atingas pli mezvarmajn areojn eĉ ĝis Britio aŭ pli rare Italio.

Aspekto

Tiu specio estas facile identigebla. Ĝi estas 40–45 cm longa, ĝi havas enverguron de 108–120 cm kaj pezon de 448-687 g, kaj diferencigan formon, ĉefe stare, pli kiel kolombo ol tiu de la mevoj de la genro Larus, sed plenkreskulo havas komplete blankan plumaron, kaj malhavas la grizan dorson de aliaj mevoj. La kapo estas rondeca kaj eta. La okuloj estas nigraj kaj grandaj kaj havas ruĝecajn ringojn. La maldika kaj mallonga beko estas flaveca kun blueca bazo kaj ruĝa aŭ oranĝa pinto kaj la kruroj estas mallongaj kaj nigraj. Stare ĝi ŝajnas havi longajn flugilojn. Junuloj havas grizajn aŭ nigrajn makulojn en vizaĝo, flugiloj kaj vosto. Ili havos plenkreskulan plumaron post du jaroj.

Kutimoj

La voĉo estas akra eeeerkieeeer.

La Eburmevo, Pagophila eburnea, reproduktiĝas en arktaj marbordoj aŭ klifoj en kolonioj de ĝis 150 paroj. La ino demetas 1 ĝis 3 verdecajn ovojn en grunda nesto kovrita de musko, likenoj aŭ algoj. Ambaŭ gepatroj kovas.

Tiu birdo manĝas fiŝojn kaj krustulojn, sed ĝi estas ankaŭ oportunema kadavromanĝulo, ofte trovita ĉe kadavraĵoj de fokojfocenoj. Ŝajne ĝi sekvas polajn ursojn kaj aliajn predantojn por manĝi restaĵojn de ties predoj -eĉ ekskrementojn- aŭ povas ataki pli grandajn mevojn, se necese, por kleptoparaziti.

Ĝi preskaŭ neniam ripozas surakve, sed ĝi povas naĝi.

Referencoj

Eksteraj ligiloj