Ecgfrith

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ecgfrith (n. ĉ.645, m. la 20-an de majo 685) estis reĝo de Northumbria, Anglio, de 670 al sia morto.

Familio kaj frua vivo

Ecgfrith estis filo de Oswiu, kiu regis Northumbria de 641 al 670. Laŭ la anglosaksa historiisto Bede, li estis ostaĝo en Mercia kiam Penda, tiam reĝo de tiu lando, invadis Northumbria en 654 aŭ 655. Tamen Penda malvenkiĝis kaj estis mortigata, kaj poste Northumbria iĝis la plej potenca anglosaksa regno.

En 660 Ecgfrith edziĝis al Aethelfryth, filino de Anna, reĝo de East Anglia.

En 664 Oswiu nomumis Ecgfrith reganto de Deira, unu el la du regnoj kiu kuniĝis por krei Northumbria.

Regado

La 15-an de februaro 670 Oswiu mortis, kaj Ecgfrith heredis Northumbria. Post nelonge, subtenate de Sankta Wilfrid, ĉefepiskopo de Jorko, lia edzino Aethelfryth iĝis monaĥino kontraŭ la volo de Ecgfrith. Probable parte pro tio, sekvis akra kaj longdaŭra kverelo inter Ecgfrith kaj Wilfrid. En 678 Ecgfrith ekzilis Wilfrid. Antaŭ tiu jaro li denove edziĝis, al Eormenburg, malgraŭ ke Aethelfryth ankoraŭ vivis (ŝi mortis en 679).

Ecgfrith estis la unua reĝo de Northumbria (kaj eble de Anglio) sub kiu fabrikiĝis arĝentaj pencoj.

Eksterlandaj aferoj

Frue dum sia regado Ecgfrith venkis la piktojn kaj fondis novan regnon nomitan Lothian en suda Skotlando.

En 674 li venkis Mercia kaj gajnis Lindsey. En 679 estis plua militado kontraŭ Mercia (kies reĝo Aethelred la 1-a estis edzo de Osthryth, fratino de Ecgfrith). Dum batalo apud Rivero Trent mortis Aelfwine, frato de Ecgfrith. Per la interveno de Teodoro de Tarso, ĉefepiskopo de Canterbury, sekvis pacakordo per kiu Aethelred pagis la kutiman monpunon pro la morto de Aelfwine (sed regajnis Lindsey).

En 684 Ecgfrith sendis armeon sub sia ĉefa generalo Berht al Irlando. Berht kaptis multajn homojn kaj disrabaĵojn kiujn li reportis al Northumbria.

Morto

En 685, kontraŭ la konsiloj de Sankta Cuthbert, Ecgfrith invadis la piktan regnon sed malvenkiĝis kaj estis mortigata. Laŭ legende, la morttagon lia edzino Eormenburg, ne dezirante atendi la revenon de Ecgfrith ĉe la ĉefurbo de Northumbria, vizitis la preĝejon de Carlisle kune kun Cuthbert: meze de la vizito Cuthbert haltis kaj diris al la reĝino, "Mu ĵus spertis vizion de la morto de via edzo. Reiru al via palaco kaj eskapu kun viaj idoj." Preskaŭ tuj alvenis mesaĝisto kun informoj pri la morto de Ecgfrith. Laŭ Bede, la malvenko iniciis la malkreskon de la potenco de Northumbria.

Ecgfrith estis sekvata de sia duonfrato Aldfrith.