Echinox

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Echinox [ekinoks] estas la revuo de la studentaro de la Universitato Babeş-Bolyai. Ĝi aperas ekde decembro 1968. Ĝi estis fondita kiel trilingva – rumana, hungara kaj germana – kultura revuo. Ĝiaj ĉefredaktoroj: Ion Pop, de 1973 Marian Papahagi. Por la hungarlingvaj publikaĵoj respondecis unu post la alia la sekvaj vicĉefredaktoroj (Zoltán Rostás, Miklós Tamás Gáspár, Németi Rudolf, Németi Nagy Erzsébet) kaj respondecredaktoroj (György Gaal, László Cselényi), pli malfrue respondecredaktoroj (Sándor Kereskényi, Péter Egyed, Beke Mihály András), redaktoroj (Géza Boér, Géza Szőcs, Ferenc Bréda, Bretter Zoltán).

La redaktoroj de la germanlinga sekcio estis: Peter Motzan (1968-1972), Werner Söllner (1972-1975), Georg Aescht (1975-1976), Edith Konradt (1976-1977), Helmut Britz kaj Anton Seitz (1977-1980), Klaus F. Schneider kaj Maria Schullerus (1981-1982), Ute Roth (1983), Karlheinz Gierling (1984-1985).

Nun ĝi aperas nur en la lingvoj rumana kaj hungara. La nunaj redaktoroj de la hungaraj paĝoj estas: Zalán Serestély, Dóra Mărcuţiu-Rácz, Péter Kovács Újszászy, Szabó Ivett, Szalma Krisztina, Péter Blanka, Kovács Péter Zoltán, Pataki-Péter Hanna, Tóth Mesi.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]