Eckhard Bick

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eckhard Bick en julio 2008

Eckhard BICK (naskiĝis la 16-an de julio 1958) estas germana esperantisto, kuracisto kaj lingvisto vivanta en Danio.

Eckhard Bick studis medicinon en Bonn, sed laboras kiel esploristo en Komputa lingvoscienco. Iom post lia edziĝo al danino la familio ekloĝis en Danlando.

Klerigado

Bick akiris diplomojn en la angla (1983), medicino (1984) kaj pedagogio (1985) en la Universitato de Bonn kaj magistrecon (M.A.) pri nordiaj lingvoj kaj la portugala de la Instituto por Lingvistiko ĉe Universitato en Aarhus (1994-99). La disertacia projekto de Bick en leksikografio priskribis "Palavras", tiel nomatan progresnivelan analizilon kaj dependecan gramatikon por la portugala lingvo, kiuj ambaŭ estas bazitaj sur la paradigmo de deviggramatiko[1] kaj subtenitaj de tekstaro-bazita esploro. La tezo analizas portugalan vortfaradan morfologion, morfosintakson, sintakson, semantikon kaj semantikan analizon, same kiel komputilhelpatan lernadon kaj tradukon.[2]

Eckhard Bick laboras pri komputa lingvoscienco ekde 1988 kaj eniris la Instituton por Lingvo kaj Komunikado (ISK) en 1996.

Kiel kuracisto li aparte interesiĝis pri akupunkturo kaj rilataj teĥnikoj.

Esperantaj aktivecoj

Li aktivis en la junulara grupo de Bonn kaj en Germana Esperanto-Junularo. Li estas kunaŭtoro de "Tesi, la testudo" (Esperanto-lernolibro por germanoj) kun ilustraĵoj de Uta Hasekamp kaj publikigis diversajn esperantlingvajn ludojn. Li tradukis al Esperanto kelkajn librojn, kantojn kaj teatraĵojn. Krome li estas aŭtoro de ampleksa Esperanto-dana vortaro kun ĉ. 35.000 kapvortoj (1990, 342 p.). Laŭ la amplekso komparebla kun la klasika de Lorenz Friis kaj Peter Frey ("Store Esperanto-Dansk Ordbog", tri eldonoj 1938, 1953, 1969, ĉ. 31.000 kapvortoj), ĝi tamen estas pli moderna kaj la hodiaŭ gvida vortaro de ĝia tipo.

Lingvistika kariero

Ekde 1996 Bick gvidis la projekton de Vida Interaktiva Sintaksa Lernado ĉe la Instituto por Lingvo kaj Komunikado ĉe la Universitato de Suda Danio, kie li estas okupita en la koncipado kaj programado de gramatikaj iloj por la Interreto. Li ankaŭ konstruas deviggramatikon[1] kaj frazan strukturon gramatikon por la VISL-aj lingvoj, vortfaradajn rimedojn kaj prinotitan tekstaron.[3] Konata kiel Treebank, ĉi tiuj tekstaroj inkluzivas gramatikan analizon por ĉiu vorto; lia VISL-a teamo produktis tian mane reviziitan lingvan datumon por 27 lingvoj kaj, en kunlaboro kun GrammarSoft, kiu surmerkatigas la teknologion, evoluigis regul-bazitajn etikedojn kaj sintaksajn analizilojn por naŭ lingvoj, inkluzivantaj anglan, portugalan, Esperanton kaj la skandinavajn lingvojn.[4]

Kiel lingvisto, Bick esploras analizon de naturaj lingvoj kaj tekstaran lingvistikon. Kvankam li specialiĝis en portugala kaj dana, li evoluigis deviggramatikon por angla, hispana, franca kaj Esperanto.[3]

Verkoj

  • Tesi, la testudo: Esperanto-Lehrbuch/intensa lernolibro , 1a eld. 1985, reviziita 3a eld. 2006, 226 pp., (ISBN 3-922570-80-6).
  • Esperanto-dansk ordbog ("Esperanto-Dana Vortaro"), 2a eld., 1997, Mnemo, 258 pp., (ISBN 87-89621-05-0).
  • The parsing system Palavras, (La analiza sistemo Palavras) 1999, Aarhus Univ. Press, 411 pp., (ISBN 87-72889-10-8).
  • Øreakupunktur ("Orela Akupunkturo"), 2000, Mnemo, 175 pp., (ISBN 87-89621-08-1).
  • Kinesisk urtemedicin: Teori og praksis ("ĉina Kuracherba Medikamento: Teorio kaj Praktiko"), 2001, Mnemo, 672 pp., (ISBN 87-89621-09-8).
  • Klassisk akupunktur ("Klasika Akupunkturo"), 2a eld., 2002, Mnemo, 848 pp., (ISBN 87-89621-11-1).
  • Grammy i Klostermølleskoven: Tværsproglig sætningsanalyse for begyndere[5] ("Grammy en la Arbaro Klostermølle: Transversa-Lingva Propozicioanalizo por Komencantoj"), 2002, Mnemo, 64 pp., (ISBN 9788789621128).
  • Portugisisk-dansk ordbog ("portugala-dana Vortaro"), 4a eld., 2003, Mnemo, 520 pp., (ISBN 87-89621-13-5).

Notoj

  1. 1,0 1,1 en:Constraint Grammar
  2. Eckhard Bick, La analiza sistemo Palavras, 1999, Aarhus Univ. Press, 411 pp., ISBN 9788772889108.
  3. 3,0 3,1 Eckhard Bick: Gvidanto de VISL-a Projekto, Syddansk Universitet. Kontrolita je 28/06/2010.
  4. Teksta Traduko de GramTrans, libera kaj komerca versioj. Kontrolita je 28/06/2010.
  5. Grammy i Klostermølleskoven: Tværsproglig sætningsanalyse for begyndere, 2002, Mnemo, 64 pp., ISBN 9788789621128.

Eksteraj ligiloj

Trovu « Eckhard Bick » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»