Ecsegfalva
El Vikipedio
Ne miskomprenu kun Ecseg!
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
Ecsegfalva (eĉegfalva) estas vilaĝo en Hungario, en departemento Békés, en subregiono de Szeghalom. Falva signifas ies vilaĝo.
- Areo: 79 km²
- Loĝantaro: 1440
- Poŝtkodo: 5515
- Telefonprefikso: 66
Situo [redakti]
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Kisújszállás kaj Dévaványa estas proksime.
Historio [redakti]
La unua mencio devenis el 1219. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Poste la loko estis paŝtejo apartenanta al Dévaványa. Ekde 1920 komenciĝis la resetliĝo. La loko iĝis vilaĝo en 1950. La loĝantaro okupiĝas pri terkultivo kaj bestbredado. Apud la vilaĝo en la kampoj vivas multe da otidoj, la birdo troviĝas ankaŭ en la blazono.
Vilaĝservoj estas poŝto, preĝejo, kulturdomo-lernejo, kuracejo.
