Ed Dueim
Ed Dueim | |||
---|---|---|---|
setlejo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 14° 0′ N, 32° 19′ O (mapo)1432.316666666667Koordinatoj: 14° 0′ N, 32° 19′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 378 m [+] | ||
| |||
Ed Dueim (aŭ ad-Duwaym), arabe الضعين estas grandurbo kaj grava universitata urbo en Sudano.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Koordinatoj: 14° 00′ N 32° 19′ O / 14.000 °N, 32.317 °O (mapo)
- Areo: km²
- Loĝantaro: 133.644 (en 2012)
- Supermara alteco: 378 m
- Horzono: UTC +3
Geografio[redakti | redakti fonton]
Ed Dueim situas sur montetaro laŭ Blanka Nilo duonvoje inter Ĥartumo kaj Rabak. Kosti troviĝas 100, Rabak 105, Vad-Medani 139, Sennar 151, Omdurban 182, El Obeid 245 km.
Historio[redakti | redakti fonton]
Ed Dueim estas historie fama pro renoma eduka institucio "Bakht Al-Ruda" Universitato, kie okazas trejnado de la instruistoj.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
El Ed Dueim ĉefvojoj kuras al Ĥartumo kaj Kosti, krome estas malpli grava vojo en la alia riverobordo al Vad-Medani.
Klimato[redakti | redakti fonton]
En Ed Dueim la temperaturo varias inter 16 kaj 42 °C. La varmo en majo kulminas, en januaro malkulminas. Jare pluvas po 237 mm. La pluvo kulminas en aŭgusto. Inter novembro-aprilo neniam pluvas.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- Angla Vikipedio
- mapo, distancoj[rompita ligilo]
- loĝantaro