Eddi Arent

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eddi Arent (1971)

Eddi Arent, civile Gebhardt Georg Arendt naskiĝis la 5-an de majo 1925 en Dancigo kaj mortis la 28-an de majo 2013 en Munĥeno[1]. Post studado li estis alvokita unue al soldata deĵoro kaj pli malfrue post la milito li komencis lerni aktoradon.

Vivo

Eddi Arent kaj Lex Barker

Sian aktoran debuton li havis en la jaro 1956 en filmo "Der Mustergatte", sed li estis pli konata al la publiko nur fine de la sesdekaj jaroj danke al siaj roloj en filmoj de Edgar Wallace. Trifoje li darfis roli kiel murdisto. Krom tio li fariĝis danke al sia talento populara komikulo. En 1959 li unuafoje aperis kiel James en "Der Frosch mit der Maske". En 1960 li rolis kiel polica fotografisto en "Die Bande des Schreckens". En 1962 li rolis en sia unua filmo de Karl May Der Schatz im Silbersee. Sekvis Winnetou II kaj Winnetou und Old Shatterhand im Tal der Toten. En ĉiuj ĉi filmoj li korpigis lordon Castlepool.

Komence de la naŭdekaj jaroj li retiriĝis el amuzkomerco. Komune kun edzino Franziska li malfermis en 1993 hotelon en Nigra Arbaro. Sed finfine tie ili fiaskis.

Referencoj

  1. [1]

Eksteraj ligiloj