Eddie Jefferson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eddie Jefferson

Edward „Eddie“ Jefferson (* 3-an de aŭgusto 1918 en Pittsburgh; † 9-an de majo 1979 en Detrojto) estis usona ĵaz-kantisto, kiu validas kiel fondinto de la vokalizo-stilo, samkiel kantotekstisto.

Jefferson lernis ludon de gitaro, tubjo kaj frapinstrumentaro, lernis jam en la aĝo de ok jaroj kune kun sia frato frapdancadon kaj ludis unue en la bando de sia patro kaj kun kantensembloj ekz. je la internacia ekspozicio en Ĉikago 1933. Li komencis karieron kiel frapdancisto, kiu fariĝis konata en 1939 per prezentadoj kun la bando de Coleman Hawkins, dum kiuj li dancis la furoraĵojn de la soloistoj de la orkestro de Count Basie (ekz. Lester Young, Herschel Evans). En 1946 li daŭrigis sian dancistan karieron kaj dancis ekz. en 1950 duope „Billie and Eddie“ dum prezentadoj de Sarah Vaughan. Fine de la 1940-aj jaroj li ankaŭ atentigis pri si per kantado. Surdiskiĝis lia vokaliza arto (kiu imitas kante la ludon de instrumentoj) komence en 1951 („Body and Soul“ laŭ la versio de Coleman Hawkins, ĉe Spotlite tamen ankaŭ aperis koncertregistraĵoj el 1949). Per sia teksto por „In the Mood for Love“ ĵazkantisto King Pleasure lanĉis en 1952 furoraĵon. Basisto King Pleasure aŭdis lin en Cincinnati kaj imitis lin en Novjorko, konfesis tamen bonvole, ke lia fonto estas Jefferson, kio ankaŭ helpis al Jefferson atingi surdiskigojn (kiel tiu ĉi poste memoris dankeme).

Laŭ propraj eldiroj de Jefferson liaj pluaj sukcesoj estis „Parker´s Mood“ (ankaŭ furoraĵo por King Pleasure) kaj „Filthy McNasty“. De 1953 ĝis 1957 kaj de 1968 ĝis 1973 li estis kantisto kaj administranto de James Moody. Fine de la 1960-aj jaroj li estis remalkovrita kaj prezentis ekz. en 1969 ĉe Newport Jazz Festival, eldonis en la 1970-aj jaroj novajn diskojn, ekz. en 1974 Things Are Getting Better ĉe Muse. Dum kiam en la komenco lia voĉo efikis baldaŭ etvolumena kaj trostreĉita, ĝi iom post iom maturiĝis laŭ taksado de Will Friedwald en pli malfruaj jaroj. En 1976 li prezentis kun Jon Hendricks kaj Annie Ross kaj en 1979 kun Sarah Vaughan kaj Betty Carter. De Jefferson devenas kantotekstoj kaj interpretaĵoj de multaj ĵazaj normkantoj ekde „Honeysuckle Rose“, „So What“ ĝis „Bitches Brew“.

Siajn lastajn sonregistradojn li faris dum prezentado en Joe Segal´s Jazz Showcase“ je Ĉikago kun aldosaksofonisto Richie Cole. Du tagojn post ĉi tiu prezentado en la tradicia detrojta ĵazklubejo „Bakers Keyboard Lounge“ je la forlasado de la klubejo je la unua kaj duona li estis mortpafita ekde el aŭto. La ŝoforo poste estis identigita kiel dancisto, kiun Jefferson iam maldungis de sia spektaklo. La pruvoj tamen ne sufiĉis por kondamno. Mallonge antaŭ lia morto la ĵaza kantensemblo komisiis lin per teksto al „Birdland“.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Letter from Home (Riverside/OJC, 1961)
  • Body and Soul (Prestige/OJC 1968)
  • Come Along with Me (Prestige/OJC, 1969)
  • Godfather of Vocalese (Muse, 1976)
  • Still on the Planet (Muse, 1976)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Martin Kunzler: Jazz Lexikon. Reinbek, Rowohlt
  • Will Friedwald: Swinging Voices of America - Ein Kompendium großer Stimmen. Hannibal, St. Andrä-Wördern, 1992. ISBN 3-85445-075-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]