Eddie Lang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La gitaro de Eddie Lang

Eddie Lang (* 25-an de oktobro 1902 en Filadelfio, Pensilvanio; † 26-an de marto 1933 en Novjorko, fakte Salvatore Massaro) estis usona ĵaz-muzikisto. Li validas kiel la unua virtuozo de la ĵazgitaro.

En la aĝo de dek unu jaroj Lang sekvis violonlecionojn. Unu el liaj lernejaj amikoj estis violonisto Joe Venuti, kun kiu li ofte prezentis. Jam frue Lang perlaboris kiel muzikisto; li ludis violonon, banĝon kaj gitaron. Li estis membro de diversaj bandoj en la nordorientaj ŝatoj de Usono. Fine de 1924 ĝis la komenco de 1925 li laboris en Londono, poste li ekloĝis en Novjorko.

Lang ludis duope kun Venuti, en la bando Blue Four (inter alie kun Frank Trumbauer) kaj en 1931 en komune estrata ĉiuj-steluloj-bando (kun Benny Goodman kaj Jack Teagarden). Krome li laboris ĉe Louis Armstrong, Adrian Rollini, Roger Wolfe Kahn kaj Jean Goldkette. En 1929 li eniris la orkestron de Paul Whiteman. En 1930 li mallonge prezentis kune kun Venuti en la filmo de Whiteman The King Of Jazz.

Kiam Bing Crosby forlasis Whiteman-on, Lang iris kun tiu kiel akompanmuzikisto. Kun Crosby en 1932 li prezentis en la filmo The Big Broadcast. Sub la kaŝnomo Blind Willie Dunn Lang faris mitajn duopo-sonregistraĵojn kun blusgitaristo Lonnie Johnson. Eddie Lang mortis en la aĝo de nur 30 jaroj sekve de tonsilo-operacio. la ludo de Eddie Lang validas kiel unu el la plej gravaj stilaj influoj sur Django Reinhardt.

Literaturo

  • Adriano Mazzelotti: Eddie Lang – Stringin’ The Blues
  • Maurice Summerfield: The Jazz Guitar – Its evolution and its players (anglalingva). Ashley Mark Publishing 1978. ISBN 0-9506224-1-9

Eksteraj ligiloj