Eddie Lockjaw Davis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eddie Lockjaw Davis kun Sweets Edison en Village Jazz Lounge je Walt Disney World

Eddie „Lockjaw“ Davis, ankaŭ nomita JawsLock, (* 2-an de marto 1922[1] en Novjorko kiel Edward Davis; † 3-an de novembro 1986 en Culver City, Kalifornio) estis usona ĵaz-tenorsaksofonisto kaj komponisto.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Davis lernis tenorsaksofon-ludon kaj notlegadon per instrumento el lombardejo. Jam ok monatojn poste li havis sian unuan dungitecon, de 1942 ĝis 1944 ĉe Cootie Williams, poste ĉe Lucky Millinder, en la lasta bandego de Louis Armstrong samkiel ekde 1945/46 ĉe Andy Kirk. krome li kunlaboris je la sonregistradoj de bibop-muzikistoj en Uptown House de Clark Monroes, muzikis kun Roy Eldridge, Gerald Wilson kaj ĉe Billie Holiday, kiu elektis lin en 1946 por Esquire Jazz Book en sian bandon.

En 1946 li fondis sian propran ritmenblusan bandon kaj unuafoje surdiskigis; el ĉi tiu tempo devenas onidire ankaŭ lia moknomo: Por ŝpari tantiemojn, la malgrandaj diskeldonejoj ofte alinomigis la konatajn normkantojn – Eddie Davis lanĉis per „Lockjaw“ (makzelo-tetano) [2] sukcesegon, kaj akiris per ĝi sian dumvivan petolnomon.[3] Lia bandeto konsistigis la dombandon en Minton's Playhouse; ĝi krome prezentis en Royal Roost. Dum ĉi tiu tempo li kunlaboris kun Tadd Dameron kaj la frue mortonta trumpetisto Fats Navarro.

Ekde 1952 li laboris ĉe Count Basie kiel saksofonisto, parte ankaŭ kiel administranto de la bando de Basie; li revenis en 1957, 1964/65, 1966 kaj ekde 1967 ĝis 1973 en ties orkestron. Inter 1955 kaj 1960 li tenis konstantan triopon el tenorsaksofono, orgeno kaj frapinstrumentaro, al kiu apartenis i.a. orgenistino Shirley Scott kaj kiu prezentis en la klubejo de Count Basie Harlemo. Por siaj tiamaj albumoj por Prestige Records li aldonis al sia trio pluajn muzikistojn: alvenis ekz. basisto George Duvivier, kiu forprenis de Shirley Scott la pedalarludadon, kaj flutisto Jerome Richardson. Furoris liaj albumoj ekestintaj komence de la 1960-aj jaroj kun Harry „Sweets“ Edison, ekz. Jawbreakers (1962). Ties delikata, karesema stilo kontrastis la pli pasian de Davis.[4] En 1960 Davis havis la eblecon formi por Trane Whistle ĵazbandegon, en kiu ludis i.a. Clark Terry, Melba Liston, Eric Dolphy kaj Jimmy Cleveland – la aranĝaĵojn liveris Oliver Nelson, kiu verkis ankaŭ la plej multajn komponaĵojn, inter ili ankaŭ „Stolen Moments“ je unua versio. Samjare ekestis kune kun lia granda modelulo Coleman Hawkins la albumo Night Hawk.

En la jaro 1961 li kunlaboris je la albumo Carmen McRae Sings Lover Man and Other Billie Holiday Classics. Per sia serio je Prestige The Eddie Lockjaw Davis Showcase li engaĝiĝis por la antaŭenigo de preskaŭ ne konataj talentuloj; li akompanis kun sia bando bluskantistojn kiel Al Smith aŭ Milfred Anderson, kiuj ambaŭ neniam atingis la grandan traprompon.

Inter 1960 kaj 1962 li direktis kune kun tenorsaksofonista kolego Johnny Griffin kvinopon kun Junior Mance, Larry Gales kaj Ben Riley, kiu estis populara je ĵazŝatantoj, plurfoje surdiskigis kaj poste travivis plurajn reunuiĝojn; poste li laboris en 1963/64 pretertempe kiel muzikagento. Ekster la kvinopo Davis eksperimentis per latinida ĵazo (Afro-Jaws), i.a. kun Clark Terry kaj Ernie Royal.

Li revenis denove al Basie kaj ludi en la bandego de Kenny Clarke kaj Francy Boland; li ankaŭ havis ensemblojn kun Roy Eldridge (1974) kaj „Sweets“ Edison (1975–1982); dum ĉi tiu tempo li estis en kontrakto kun diskedonejo Pablo Records de Norman Granz kaj prezentis kun Zoot Sims, Tommy Flanagan, Oscar Peterson, Ella Fitzgerald, Dizzy Gillespie kaj Milt Jackson en la ĉiustelularoj kunmetitaj de Granz, ekz. en 1977 ĉe la Montreux Jazz Festival. Al la kulmino de la sondiska verkaro de malfrua Davis apartenas la albumo Straight Ahead. En 1983 okazis lasta reunuiĝo kun Basie en la ensemblo The Kansas City Seven.

Davis kunlaboris ekde la 1970-aj jaroj ankaŭ ofte kun eŭropaj muzikistoj, ekz. kun Niels-Henning Ørsted Pedersen, Georges Arvanitas, Alex Riel, Isla Eckinger kaj Jesper Lundgaard. Ekde 1974 ĝis 1985 li regule gastis en la viena Jazzland, kie li en 12 jaroj prezentis entute je 18 semajnoj kun aŭstraj ĵazistoj. En 1982 li registradludis kun la triopo de Michael Starch kaj Karl Ratzer la albumon Land Of Dreams [5] En 1982 li gastis ĉe saksofonbatalo ĉe la Jazzfest Berlin.

Lia stilo[redakti | redakti fonton]

„Lockjaw“ Davis ludis fortikan kaj volumenan saksofontonon, per kiu li evoluigis individuan kaj neimiteblan stilon, kiu distingiĝas per skurilaj turnoj kaj esprimiva frazigo. Karakteriza estis lia esprimema, firmgrunde fortika ludo „kun grumbla, bleka, je tio tamen brila tono“.[6]

Per ĉiuj siaj sonregistraĵoj trempitaj de bluso kaj gospelo Davis jam en la 1950-aj jaroj troviĝis je simila tendenco kiel muzikistoj de malmolbopo. Je tio lia ludo metis „memstaran alternativon kontraŭ la tendencoj metitaj fare de "modernistoj" kiel Sonny Rollins kaj John Coltrane.“ Li mem diris: „Mi ne eksperimentis nek pluevoluis, sed provis atingi la orelon de la publiko per simpleco – per melodio, simple improvizita linio, per prezentadoj, kiuj ne estis tro longdaŭraj.“[7]

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Eddie Lockjaw Davis 1946–1947 (Classics) kun Fats Navarro, Sadik Hakim, Al Haig
  • Eddie Lockjaw Davis 1948–1952 (Classics) kun Wynton Kelly, Billy Taylor, Freddie Green, Oscar Pettiford
  • Cookbook, Vol.1 & 2, (Prestige/OJC, 1958), kun Shirley Scott, George Duvivier, Arthur Edgehill (dr), Jerome Richardson
  • Very Saxy (OJC, 1959) kun Coleman Hawkins, Arnett Cobb, Buddy Tate
  • Tough Tenors (1960) kun Johnny Griffin, Junior Mance, Ben Riley, Larry Gales
  • Blues Up and Down (OJC, 1961); The Tenor Scene (OJC, 1961) kun Johnny Griffin
  • Live at Mintons (Prestige, 1961) kun Griffin, Mance, Riley
  • Streetlights (1962) kun Don Patterson (org)
  • Eddie Lockjaw Davis with Michel Attenoux (Storyville, 1975)
  • Straight Blues (Prestige, 1976) kun Count Basie, Harry Edison
  • Leapin´ on Lenox (Black & Blue, 1978) kun Eddie „Cleanhead“ Vinson, Milt Buckner, Milt Hinton, J. C. Heard

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bohländer kaj Feather/Gitler indikas kiel naskiĝjaron 1921.
  2. Registrita ĉe la malgranda diskeldonejo Haven en 1946.
  3. Laŭ opinio de Marcus A. Woelfle ĝi koncernas lian klarkonturan; kroma ŝercnomo lia estis „The Fox“.
  4. Komp.. Woelfle, p. 9.
  5. Aperis ĉe Tilly-Disc (LP 120-588 – forvendita), republikigita per lumdisko kun kvar aldonaj registraĵoj ĉe RST-Records).
  6. Cit. laŭ Martin Kunzler, p.277.
  7. Cit. laŭ Kunzler, p. 277.