Eddie Miller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ray Bauduc, Herschel Evans, Bob Haggart, Eddie Miller, Lester Young, Matty Matlock en Teatrejo Howard, Vaŝingtono, proks. 1941.
Foto de William P. Gottlieb.

Eddie Miller (* 23-an de junio 1911 en Nov-Orleano kiel Edward Raymond Miller; † 1-an de aprilo 1991 en Filadelfio) estis usona ĵaz-tenorsaksofonisto, klarnetisto kaj kantisto de antikva ĵazo kaj svingo.

Eddie Miller komencis en 1927 labori kiel muzikisto en Nov-Orleano. Liaj unuaj surdiskigoj originas en 1930. Li laboris ekde 1930 en la bandego de Ben Pollack kaj poste kiel soloisto ĝis la malfondado de la bando je 1942 en tiu de Bob Crosby, kiu transprenis la bandon de Pollack en 1934. En la bando de Crosby Miller aperis en 1941 ankaŭ kiel kantisto de la blus-peco „I Was Only a Dream“ (de Kokomo Arnold).

Miller ankaŭ estis ekde 1935 membro de la „Bobcats“ de Bob Crosby. post la tempo ĉe Crosby li havis mallong-tempe propran bandon (kun kantisto Ray Eberle), antaŭ ol li estis rekrutigita al la armeo; de tie li baldaŭ estis eksigita pro malsano. Li ekloĝis en Los-Anĝeleso, kie li laboris kiel studiomuzikisto ĉe 20th Century Fox. En 1940 li apartenis al la Metronome All-Stars kun Harry James, Jack Teagarden, Benny Carter, Charlie Christian kaj Gene Krupa. Ĉe Capitol Records li kunlaboris en 1944 je kunsidoj de la Capitol Jazzmen kun Shorty Sherock, Barney Bigard, Pete Johnson kun kantistino Peggy Lee. Krome li ĉiam denove laboris kun propraj ensembloj; meze de la 1940-aj jaroj en liaj bandoj ludis i. a. Harry Babasin, Pete Daily, Nappy Lamare, Artie Shapiro kaj Nick Fatool. En 1947 li muzikis en la akompanbando de la ritmenblusa kantisto Jeese Price. Ekde la 1950-aj ĝis en la 1980-aj jaroj li prezentis en reunuiĝoj de la bando de Crosby kaj laboris ekde 1967 ĝis 1976 kun Pete Fountain en Nov-Orleano. Miller aktivis ĝis en la 1980-aj jaroj; En 1987 li sonregistris kun Nick Fatool.

Miller ankaŭ komponis, i.a. la ĵazan normkanton „Slow Mood“ (laŭ aranĝaĵo de Johnny Mercer konata kiel „Lazy Mood“).

En 1998 li estis akceptata en la Big Band Jazz Hall of Fame.

Diskografiaj indikoj[redakti | redakti fonton]

  • Swinging Tenors - Bud Freeman / Eddie Miller (Affinity, 1944-47 (Miller) resp. 1953 (Freeman))

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Will Friedwald: Swinging Voices of America - Ein Kompendium großer Stimmen. Hannibal, St. Andrä-Wördern, 1992. ISBN 3-85445-075-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]