Eddy Merckx
El Vikipedio
Eddy MERCKX [Edi Merks], la plej eminenta biciklisto en la 20-a jarcento, naskiĝis je la 17-a de junio de 1945 en Meenzel-Kiezegen, Belgio.
Kaj inter aliaj profesiaj biciklistoj li estis konata kiel “la kanibalo”.
En la Tour de France, la plej severa konkurso en la biciklista mondo, li venkis 5-foje, en 1969, 1970, 1971, 1972 kaj 1974.
Li emeritiĝis kiel sportisto en 1978. Nuntempe li estras propran firmaon, kaj vendas biciklojn sub la marko Eddy Merckx.
