Ede Egan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ede Egan, hungare Egán Ede estis agrikultura fakulo por rutenoj.

Vivo

Li naskiĝis en Csáktornya la 3-an de julio 1851. Lia patro estis rifuĝinto el Irlando kaj en Borostyánkő agrikulturadis ekde 1865.

Ede Egan post la mezlernejo praktikadis en Saksio, poste frekventis universitatojn en Vieno kaj en Halle. En Hungara reĝlando li iĝis estro de Tutlanda Laktoproduktaĵo. Poste memstare li faris planadon, tiel nomatan montaran agadon por rutenoj. Tiutempe regiono loĝata de rutenoj estis la plej malriĉa landparto de Hungara reĝlando. Tial li imitis laboradon de svislandanoj same tiel vivantaj en montara regiono, tamen ili ne estis malriĉaj. Kiel altrangulo, ekde 1897 li plenumis la montaran agadon. Dume li batalis kontraŭ judoj, kiuj are alvenadis al la rutenoj. Li ofte verkadis fakartikolojn precipe en temo de laktoproduktado. La 20-an de septembro 1901 li estis mortigita apud Szerednye. Li entombiĝis en Borostyánkő.

Spite la murdon la montara agado daŭriĝis, sed perdis la elanon. Oni faris memorkrucon pri li en Börvinges. Rutenoj alte taksas lian agadon.