Ede Lósy-Schmidt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ede Lósy-Schmidt
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1879 (1879-10-27)
en Sfântu Gheorghe
Morto 6-an de aprilo 1948 (1948-04-06) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknologia universitato Darmstadt
Memorigilo Ede Lósy-Schmidt
Okupo
Okupo struktura inĝeniero • historiisto de tekniko • bibliotekisto
vdr

LÓSY-SCHMIDT Ede (pro. lo:ŝi-ŝmidt) estis hungara inĝeniero, teknikhistoriisto naskita en Sepsiszentgyörgy la 27-an de oktobro 1879 kaj mortinta en Budapeŝto la 6-an de aprilo 1948.

Memortabulo pri Ede Lósy-Schmidt

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ede Lósy-Schmidt diplomiĝis en 1906 en Darmstadt, kie li ankaŭ laboris poste kiel asistanto. Reveninte, li doktoriĝis en Debreceno. De 1908 li estis kunlaboranto de pontosekcio de hungara ŝtatfervojo, de 1918 bibliotekisto de Inĝeniero-Societo, poste organizanto de ĝia kolektaĵo de teknikhistorio. Tiu estis la fondo por malfermo en 1936 de la unua Hungara Teknika Muzeo. La kolektaĵon oni transportis al Kassa en majo 1939, kie ĝi perdiĝis. Li estis redaktoro de la unua hungara Tekniklexikono en 1928.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A hortobágyi kőhíd építése Debrecen város mátai pusztáján. 1827 – 1833. (Debrecen, 1926);
  • Feketeházy János, a szegedi Tisza-híd magyar tervezője (Szeged, 1933);
  • A foszforos gyújtók (Rómer István és Irinyi János szerepe a gyújtók tökéletesítésében, Bp., 1935);
  • A műszaki muzeális ügy fejlődése hazánkban és a Magyar Műszaki Múzeum (Bp., 1939).

Fonto[redakti | redakti fonton]