Ede Mahler

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ede Mahler [maler], (foje Eduard Mahler), laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Mahler Ede estis hungara-aŭstra-juda orientalisto, historiisto, filologo, astronomo, arkeologo, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1909).

Ede Mahler [1] naskiĝis la 28-an de septembro 1857 en Hungara reĝlando en Cífer (nun en Slovakio). Li mortis la 29-an de junio 1945 en Újpest.

Biografio

Ede Mahler devenis el juda familio. Li frekventis universitatojn en Budapeŝto kaj Vieno inter 1876-1880. Post la diplomo ĝis 1886 li laboris en observatorio en Budapeŝto. Tiutempe li edziĝis baldaŭe havanta 3 filojn. En 1898 li ekinstruis en la universitato, en la sekva jaro li ankaŭ eklaboris en Hungara Nacia Muzeo, kie li ofte faris arkeologiajn esplorojn en Hungarujo, krome li esploris en Egipto en 1910. Li pensiuliĝis en 1928, tamen poste li instruis plu jardekon. En 1944 li devis kaŝiĝi pro la deportiĝoj. Dum sieĝo de Budapeŝto lia domo detriĝis, sekve lia grava kolektaĵo neniiĝis.

Verkaro (elekto)

  • Babylónia és Assyria (1906)
  • Az ókori Egyiptom (1909)
  • Ókori chronológiai kutatások (1915)

Interrete legeblaj verkoj (hungare)

Fontoj