Ede Neuber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ede Neuber
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1882 (1882-02-03)
en Mukaĉeve
Morto 3-an de februaro 1946 (1946-02-03) (64-jaraĝa)
en Mittelberg
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kuracisto • dermatologo
vdr

Ede Neuber, laŭ hungarlingve kutima nomordo Neuber Ede estis hungara kuracisto, haŭtkuracisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1943).

Ede Neuber [1] naskiĝis la 3-an de februaro 1882 en Hungara reĝlando en Munkács (nuntempa Mukaĉeve en Ukrainio). Li mortis la 3-an de februaro 1946 en Aŭstrio en Mittelberg.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ede Neuber ricevis diplomon en universitato de Budapeŝto en 1905, poste li samloke eklaboris en la universitato. Inter 1908-1911 helpe de stipendio li vizitis hospitalojn precipe en Parizo, Londono, Berlino, Madrido. Dum la 1-a mondmilito li kuracadis en la armeo, dume en 1915 li profesoriĝis en la universitato. Inter 1921-1938 li estis katedrestro en universitato de Debrecen, krome rektoro en 1931, dekano en 1936. Inter 1936-1938 li estis senatano. Ekde 1938 li instruis en Budapeŝto. Dum la 2-a mondmilito li ne atendis alvenon de Ruĝa Armeo, sed li rifuĝis al la Germana Regno. Li ricevis premion en 1941.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Az elektromos colloid-fémek némely alkalmazásáról (1909)
  • Befolyásolja-e a kénesőkezelés a szervezet védőanyagait? (1910)
  • Az öröklési és fajfenntartási hygienia alapjai (1935)

Fontoj[redakti | redakti fonton]