Ede Staal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ede Staal
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1941 (1941-08-02)
en Warffum
Morto 22-an de julio 1986 (1986-07-22) (44-jaraĝa)
en Delfzijl
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Profesio
Okupo kantisto • poeto • komponistoverkistokantoverkistoinstruistokantaŭtoro vd
Aktiva dum 1974– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ede Ulfert STAAL (naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1941 en Warffum  (Nederlando), mortis la 22-an de julio 1986 en Delfzijl  (Nederlando)) estis nederlanda kantaŭtoro el la provinco Groningen kiu ĉefe kantis en la dialekto de Groningen.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Ede Staal naskiĝis en 1941 en Warffum. Lia patro laboris kiel instruisto, kaj lia plej aĝa filo Ede pliposte volus imiti ties ekzemplon kaj mem fariĝi instruisto.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Je la aĝo de kvin, Ede Staal komencis fari muzikon, inspirita de sia avo kiu laboris kiel enscenigisto de muzikaloj en Leens, kie li grandiĝis. Lia trarompo venis en 1974 per la kanto "I'm in the blues" (Mi estas en la bluso). En la komenco li kantis en la angla lingvo, ĉar li studis ĝin je la universitato kaj instruis ĝin en loka mezlernejo. En 1981, li komencis kanti en la dialekto de Groningen, kaj konatiĝis per la komika kanto "Mien toentje" (mia ĝardeneto) kaj kun "t Het nog nooit zo donker west" (neniam estis tiel malluma). Unu el liaj lastaj kantoj estis la emocia "Mien hogelaand" (mia altlando) en kiu li kantis pri sia amo por la provincparto en kiu li grandiĝis.

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Monumento omaĝe al Ede Staal apud Delfzijl
teksto de kanto pri Nieuw-Statenzijl

Edziĝo kaj familio[redakti | redakti fonton]

Li edziĝis al Fieke Spoel kaj fariĝis la patro de ses filoj: Hanno, Jeroen, Martijn, Elwin, Jelger kaj Jasper. Ili vivas en diversaj bienoj disaj en la provinco Groningen.

Roon Staal nevo de Ede Staal nuntempe ankaŭ furoras kiel kantaŭtoro.

Morto[redakti | redakti fonton]

Ede Ulfert Staal mortis pro pulmokancero je la apogeo de sia famo. Ankoraŭ li estas tre fama en sia hejmprovinco, sed ankaŭ en aliaj partoj de Nederlando kaj eĉ en la eksterlando.

Heredaĵo[redakti | redakti fonton]

En 2011, 25 jarojn post lia morto, li fariĝis iomete ikona figuro en sia hejmprovinco. Omaĝe al li oni starigis monumenton apud Delfzijl, kie li mortis en sia bieno en 1986. En Nieuwe Statenzijl troviĝas plaketo kun teksto de kanto pri tiu vilaĝeto verkita kaj kantita de Ede Staal. Liaj kantoj estas tradukitaj al diversaj lingvoj kaj dialektoj, unu el liaj kantoj, "Termunterziel" oni eĉ disaŭdigis en Japanio en la japana lingvo kantita de vira koruso Hansen Nippon-maru.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]