Eder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eder
la rivero proksime de Frankenberg
rivero
Bazaj informoj
Situo en Germanio
Longeco 176 km
Fluo
Fonto ĉe la monto Ederkopf en Erndtebrück (Nordrejn-Vestfalio)
Enfluejo ĉe Edermünde-Altenburg en la riveron Fulda
Geografio
Trairataj urboj Battenberg, Frankenberg, Waldeck, Fritzlar, Felsberg
Map
vdr

La rivero Eder [E:da] situas en Germanio. Ĝi longas 176 kilometrojn, komenciĝas ĉe la monto Ederkopf en la loĝloko Erndtebrück de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio, sed jam post malmultaj kilometroj, survoje orienten, forlasas tiun federacian landon kaj pasigas la plejparton de sia vojo en la nordo de la federacia lando Hesio. La distrikto Schwalm-Eder estas nomata laŭ tiu ĉi kaj laŭ la samregiona, alflua rivero Schwalm, kaj same laŭ la rivero nomatas la akvobaraĵa lago Edersee, trafluata de la rivero. La rivera akvo alfluas la riveron Fulda, la riveron Weser kaj fine celas la Nordan Maron.

jen la rivero Eder (dekstre) alfluas la riveron Fulda (de malantaŭe dekstre al antaŭe maldekstre)
la rivera vojo de okcidento orienten