Edgar Morin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Edgar Morin

Edgar Morin, gente sefarda juda, ununura filo de komercisto de Tesaloniko, Edgard Nahoum, naskiĝis en Parizo la 8an de de julio 1921, kaj orfiĝis je patrino dum infanaĝe. Frutempe li ŝatis difini sian identecon kiel nov-maranon, eĉ ateisto. En Francujo, li akiris doktoriĝon pri Historio kaj geofrafio, kaj licencion pri juro (1942), sed tuj poste aliĝis al la rezistmilito de 1942 ĝis 1944 kiel leŭtenanto de la francaj batalantaj partizanoj.Tiam li ludis gravan aktivan rolon kaj, interalie, renkontis François Mitterrand kun kiu li starigis estonte daŭran konfidencon. Finmilite li, konservante la partizanan kaŝnomon «Morin», agadis kiel aligito al la franca armea stabo en Germanio (1945), poste kiel direktanto de oficejo «propagando» de la franca milita registaro (1946), Tiam li verkis L’An zéro de l’Allemagne (la jaro nulo de Germanio) kie li priskribas la tiaman situacion de la germana popolo.

Estis ĝuste tiu libro kiu gajnigis al li la estimon de Maurice Thorez, tiam la unua sekretario de la franca komunisma partio, kiu lin ŝarĝis kontribui en la verkado de periodaĵo Les Lettres françaises (Francaj Leteroj); el tiu revuo, tamen, li estis iom post iom flankenmetita ĉar riveliĝis ĉiam pli lia kontraŭstalina rezistado 1949: pro tio li malaproksimiĝis, plivere li estis malproksimigita, el la Franca Komunisma Partio. En 1955, li animis rondon kontraŭan al milito en Alĝerio kaj aktivis en maldekstraj movadoj kontribuante, al la kreado de PSU (Partio Socialista Unuigita)

Konsilte de Georges Friedmann, konita dum la germana okupacio, kaj apogite de Maurice Merleau-Ponty, Vladimir Jankélévitch kaj aliaj intelektuloj, li okupiĝis ĉe la CNRS (Centro Nacia por sciencaj esploroj) (1950), kie elaboris plurdisciplinan eseon pri popolaj moroj (1967): verko taksata la uverturo de la multaj postaj eseoj pri etnologio inter la novaj sociaj sciencoj

Li interesiĝis pri modoj kulturaj kiuj jam elstariĝis sed ankoraŭ ne estis konsideritaj ĉe intelektularo: L'Esprit du temps (La Spirito de la tempo, 1960), La Rumeur d'Orléans (La Voĉo de Orléans, 1969). Li kunfondis kaj direktis CECMAS (Centro de studoj pri amaskomunikoj), en kiu li elaboris kaj publikigis esplorojn pri televido, la kanzonaro ktp en la revuo Communications (Komunikadoj)

Dum sesdekaj jaroj Morin pasigis kelkan tempon en Latina Ameriko kie lekciis ĉe fakulatoj de sociaj sciencoj. En 1969, li akceptis inviton profesori ĉe Institut Salk de San Diego (Usono), kie li rekontis Jacques Monod, aŭtoro de la fama verko Hasard et la Nécessité (La hazardo kaj la Neceso), kaj ekkonceptis la fundamentojn de la «kompleksa penso» sur kiu li elaboris sian «esplormetodon».

Nuntempe (2010) li honore membras ĉe diversaj naciaj kaj internaciaj akademioj, esplorcentroj kaj penscentroj, dum liaj verkoj daŭre ekzercas fortan influon en diversaj landoj eĉ ekstere de Eŭropo. Kaj kontribuas al la disvastigado de la celoj de la pacismaj kaj neviilentaj movadoj. Spure de tiuj idealoj, li apogis kaj subtenis, dum la franca porprezidenta balotado (2007), la kandidaton (ĉi-kaze Christian Garino) de la movado Esperanto-Liberté (Esperanto-Libereco).

Ankaŭ, eble plie, interesas lia pensa itinero kaj filozofia evoluo, kiu filtriĝas el diversaj liaj verkoj (ekzemple en «Autocritique» de 1959). Sume, li startis el la plej sincera juna adhero al marksismo kiel respondo al la mondviziaj demandoj de la homo, por ĝin fine elimini kiel mondvizion aŭ kiel scienca metodo por la solvo pri la sociaj problemoj ,sed finiĝis por denunci ties antiscencecon kaj kontraŭraciecon. Intertempe, male, li portis sian atenton al religio: religio, tamen, sen preciza dieco kiel povus esti Budhismo aŭ io simila. Tia elekto dependas precipe el lia juĝo pri monoteismo, kiu laŭ li estas grava kaŭzo de konfliktoj. Tiu juĝo, severa kaj, laŭ kelkaj liaj estimantoj/kritikistoj, ankoraŭ bezona je kompara esploro, kondiĉis lian menssintenon rilate la amplekson de la religia fenomeno: tiu ĉi, eĉ ne sufiĉe analizita, ne permesus akuzi pri perforto monoteismon pli ol politeismojn, dum prihomaj sciencoj pelus distingi religiojn el la homa ruza pasio kiu tiujn fleksas ankaŭ al siaj egoismaj maljustaĵoj.

Oni kreis ankaŭ centron por studoj pri la pensado de Edgar Morin, kiu celas konigi ties penson kaj samtempe orienti la junularon.


Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1951, L’Homme et la mort
  • 1956, Le cinema ou l'homme imaginaire
  • 1957, Les Stars
  • 1969, La Rumeur d’Orléans
  • La Méthode (6 volumes)
  • 1977, La Nature de la nature
  • 1980, La Vie de la vie
  • 1986, La Connaissance de la connaissance
  • 1991, Les Idées
  • 1970, Journal de Californie
  • 1973, Le paradigme perdu: la nature humaine
  • 1981, Pour sortir du siècle XX
  • 1982, Science avec conscience
  • 1983, De la nature de l’URSS
  • 1988, Penser L'Europe
  • 1990, Introduction à la pensée complexe
  • 1993, Terre-patrie
  • 1994, Mes démons
  • 1994, La Complexité humaine
  • 1997, Comprendre la complexité dans les organisations de soins
  • 1999, L’Intelligence de la complexité
  • 1999, Relier les connaissances
  • 1999, La Tête bien faite
  • 2000, Les Sept savoirs nécessaires à l'éducation du futur
  • 2001, Journal de Plozévet, Bretagne
  • 2001, L’Humanité de l’humanité
  • 2002, Pour une politique de civilisation
  • 2002, Dialogue sur la connaissance. Entretiens avec des lycéens
  • 2003, La Violence du monde
  • 2003, Éduquer pour l’ère planétaire, la pensée complexe comme méthode d’apprentissage dans l’erreur et l’incertitude humaine
  • 2003, Les Enfants du ciel: entre vide, lumière, matière
  • 2004, Pour Entrer dans le siècle XXI
  • 2004, L'Éthique complexe
  • 2006, Le Monde Moderne et La Question Juive
  • 2007, Vers l'abîme ?
  • 2007, Où va le monde ?
  • 2008, Mon chemin (entretiens avec Djénane Kareh Tager), Paris, Fayard, 362 p.
  • 2008, Mes Démons, Paris, Stock, 348 p. 1e édition, 1994, Stock.
  • 2008, La Méthode (Opus), 2 volumes, Paris, Le Seuil, 1216 p.
  • 2007, Le destin de l’animal , Paris, L’Herne, Coll. "Carnets", 2007 61 p. (présentation du livre).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[1]

[2]


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

[3]