Edgar Rice Burroughs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edgar Rice Burroughs
Kovrilpaĝo de Princino de Marso.

Edgar Rice BURROUGHS [Edga Rajs Berroŭs] naskiĝis la 1-an de septembro 1875, mortis la 19-an de marto 1950) estis usona verkisto de aventuraj kaj sciencfikciaj romanoj.

Lia plej fama verko estas aventuroj pri Tarzan, homa knabo edukita de goriloj, do siaspeca parenco de lupe edukita Maŭglio (verkita de Rudyard Kipling), kvankam el artista vidpunkto ne samnivela. Tamen la verkoj estis tradukitaj al multaj lingvoj, multfoje filmigitaj, eĉ unu kalifornia urbo ricevis la nomon Tarzana.

Alia fama serio lia estas pri la heroo John Carter el Marso.

Listo de verkoj

  • The Land That Time Forgot
  • The Lost Continent
  • The Mad King
  • The Monster Men
  • The Oakdale Affair
  • The Outlaw of Torn
  • Pellucidar
Tarzan
  • Tarzan Of The Apes
  • Beasts Of Tarzan
  • Jungle Tales Of Tarzan
  • Return of Tarzan
  • Son of Tarzan
  • Tarzan And The Jewels Of Opar
  • Tarzan The Terrible
  • Tarzan The Untamed
Marso
  • A Princess of Mars
  • Gods Of Mars
  • Warlord of Mars
  • The Chessmen Of Mars
  • Thuvia

En Esperanto aperis

  • Princino de Marso (A Princess of Mars) (Tradukis el la usona originalo K. R. C. Sturmer – Rickmansworth: Esperanto Publ. Co., [1938]. – 189 p.)
  • Ĉe la koro de la Tero (At the Earth's Core) (Tradukis el la usona originalo Gary Mickle[1])
  • Tarzan de la Simioj (Tarzan of the Apes) (Tradukis el la usona originalo Donald J. Harlow[2])