Edgaro (Anglio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moneroj de Edgaro

Edgaro (kromnomata la pacema, n. ĉ. aŭgusto 943, m. la 8-an de julio 975) estis reĝo de Anglio ekde 959.

Li estis la frato de Edwy kaj la pli juna filo de Edmundo la 1-a (Anglio). Li akiris sian kromnomon ne ĉar li estis aparte pacema sed ĉar dum sia regado Anglio ĝuis pacon.

En 957 la senjoroj de Mercia kaj Northumbria ribelis kontraŭ Edwy kaj nomumis Edgaron reĝo. Ĉe Gloucester ili venkis Edwy. Sekvis pacakordo per kiu Edwy regis Anglion sude de la Tamizo, kaj Edgaro la reston de la lando. Post la morto de Edwy en oktobro 959, Edgaro reunuiigis Anglion.

Tuj poste sia reĝiĝo, Edgaro revokis Dunstan, abaton de Glastonbury, kiu estis akre kverelinta kun Edwy kaj fuĝinta el Anglio, kaj nomumis lin episkopo de Worcester: poste li nomumis Dunstan episkopo de Londono kaj ĉefepiskopo de Canterbury. Unue Dunstan rifuzis kroni Edgaron pro lia forrabo de monaĥino de Wilton nomata Wulfthryth, kiu revenis al Wilton. Poste, ĉe la vilaĝo Kemsing, Kent, ŝi naskis filinon, Edita. Tamen Dunstan iĝis la ĉefa konsilanto de Edgaro dum ties regado.

Edgaro kroniĝis nur en 973, ĉe Bath: Dunstan elpensis riton kiu estas la fonto de la kronada rito de modernaj britaj reĝoj kaj reĝinoj. Aliaj reĝoj en Britio, inkluzive la reĝo de Skotlando, ĉeestis kaj omaĝis al Edgaro.

Edgaro mortis ĉe Winchester la 8-an de julion 975 kaj entombiĝis en Abatejo Glastonbury.

Li edziĝis unue al Ethelfleda, kiu naskis Eduardon, kiu sekvis Edgaron kiel reĝo de Anglio, kaj poste al Aelfthryth, kiu naskis Ethelred, kiu iĝis reĝo de Anglio post la murdo de sia duonfrato en 978.

Antaŭe:reĝo de AnglioPoste:
Edwy959-975Eduardo la martiro