Edifico

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Edifico estas domkaraktera grava konstruaĵo, kies skalo superas bezonojn de individuo, diference de inĝenieraj konstruaĵoj apartenantaj al infrastrukturo de civilizita homa medio: ponto, ŝoseo, tunelo, energetika lineo aŭ dukto k.a. Konstruaĵo povas esti ĉio ajn ankoraŭ konstruata, dum edifico estas preta konstruaĵo de doma tipo.

La terminon enkondukis en Esperanton Francisco Azorín Izquierdo en 1932 en sia Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo kaj metio) kun 2000 desegnoj. Azorin difinas edificon: Konstruaĵo havanta internan spacon por loĝa, religia, milita, amuza celo. Edifici = konstrui edificon. – La terminon tie akompanas bildo kaj ekvivalentoj: (es) edificio; (po) edificio; (it) edifizio; (fr) édifice, bâtiment; (en) edifice, building; (de) Gebäude, (oediculum).

La termino estas listigita ankaŭ en Nepivaj Vortoj de André Cherpillod (1988), ankaŭ en vortaroj korea kaj japana.

Konstruaĵo de teatro estas plivere nur konstruata teatro, kie laboras masonistoj, edifico de teatro estas jam preta domo, en kiu oni jam prezentas spektaklojn.