Edikto de Fontainebleau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edikto de Fontainebleau
edikto
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
vdr

La Edikto de Fontainebleau estis edikto redaktita en Fontainebleau de la franca reĝo Ludoviko la 14-a en 1685 pri la francaj Protestantoj, alinomitaj Hugenotoj. Tiu reĝa akto nuligis la antaŭan, tolereman edikton de Nantes de 1598 kaj ordonis la detruon de hugenotaj eklezioj aŭ la fermon de protestantaj lernejoj. Konsekvence, granda nombro da Protestantoj - ĉirkaŭ 200.000 kaj 500.000 - forlasis Francion dum la dudek sekvintaj jaroj, kaj fuĝis al Anglio, Nederlando, Danio aŭ aliaj teritorioj lokitaj en hodiaŭaj Germanio kaj Usono.

Edikto de Fontainebleau

La tre diotima dua edzino de Ludoviko la 14-a, la markizino de Maintenon, estis fervora aprobinto de la persekuto de la Protestantoj, kaj sukcesis konvinki Ludovikon pri la forigo de la edikto de Nantes. Sed la konfesprenanto kaj spirita konsilanto de la reĝino, François de la Chaise, estis ankaŭ responda pri tio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]