Donaco de Konstanteno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Edikto de Konstanteno)
Saltu al: navigado, serĉo
Fresko anonima de la 12-a jarcento reprezentanta la “Donado de Konstanteno” (Romo, Basiliko de Kvar Sanktuloj Kronitaj).

Donaco de Konstanteno, latine Constitutum Constantini, aŭ decido, dekreto de Konstanteno kaj edikto de Konstanteno, per kiu la imperiestro Konstanteno la 1-a donintus al la papo Silvestro la 1-a la rajton regadi sur Romo kaj la tuta imperia okcidento, kaj la unuarangecon sur la aliaj patriarkaj sidejoj, nome Konstantinopolo, Aleksandrio, Jerusalemo kaj Antiokio. Kiuj ajn estus ĝiaj origino kaj senperaj celoj, evidentas ke ĝi servis fakte por la legitimiĝo kaj plisolidiĝo de la superregado de la papo sur la aliaj eklezioj kaj samtempe por obteni respekton pri ties ŝtato kaj submetiĝon de la naciaj ŝtatoj.

La pruvo pri la apokrifeco de tiu dokumento estas onie konsiderata kiel la akto fundanta de la moderna teksta kritiko kaj temas, kiel oni scias, pri la plej sensacia filografia falsaĵo de la historio.[1] La unua protagonisto de tiu malkasaĵo estis pastro Laŭrenco Valla (1407-1457), humanisto engaĝita ĉe la kortego de Napolo tiam kontrastanta la papan ŝtaton. Eble la sinteno de Valla rilate la papan Kurion malakriĝis kiam li estis engaĝita ĉe la papa kurio de Romo, sed jam lia verko (1440) "De falso credita et ementita Constantini donatione" ekflugis tra tuta Eŭropo kaj konsekris la famon de Valla kiel la unua malkovranto de la falso.

La malkovrantoj de la falseco de la dokumento[redakti | redakti fonton]

Kontestantoj pri la aŭtentikeco de la dokumento estis la koncilistoj (laŭ kiuj la Ekumena Koncilio havas aŭtoritaton superan ol tiu de la papo) de dekkvina jarcento antaŭ la verko de L. Valla. Pri la nehistorieco de la dokumento jam aludis la imperiestra kortego de Otono la 3-a kaj papo Silvestro la 2-a, sed tio neniel impresis ĉar afero seninflua. La definitiva desorĉanto de la afero estis kardinalo Nikolao el Kuzo en 1433: tiu ĉi havis neniun celon kontraŭ la teran povon de la papo, eĉ kiam li vidis ke siaj esploroj estis utiligataj por ataki la papon, kiel faris sekvantoj de John Wyclif kaj Jan Hus, partianiĝis kun la papo pro tio ke la nekonstanteneca dokumento nenion leĝigas kaj nenion malleĝigas. La tezo de la falseco ege plaĉis ĝenerale al la protestantoj kaj ĝenerale al malsimpatiantoj al la Sankta Seĝo.

Enhavo de la Donaco de Konstanteno[redakti | redakti fonton]

La dokumento je kies historia praveco kredis la papoj mem, entenas du partojn, la unua la kredagon de Konstanteno datitan je lia kvara konsulado (315), la dua la Falsan Donacon (324). La kredago referencas al la kredo transdonita al Konstanteno de papo Silvestro la 1-a, en kiu estas ankaŭ rakontata kiel tiu lasta lin resanigis de la lepro: epizodo jam registrita en la “Acta Silvestri” (Agoj de Silvestro) de la 5-a jarcento. Post tiu resaniĝo Konstanteno konvertiĝintus al Kristanismo.

La “donaco” listigas la teritoriojn kaj privilegiojn kiujn Konstanteno transdonas al la papo:

La dokumenta teksto konkludiĝas per la deklaro pri retiriĝo de la imperiestreco al Oriento, kaj pri transdono de povoj (potestas) al la papo.

La ekzisto de la dokumento ne estis rimarkita antaŭ la dono de la 9-a jarcento. Ĝi troviĝis integrita en la falsa dekretaro kaj vastigita en la karolgranda Gaŭlujo kaj atingis Romon pli malfrue. Ĝi estis eksplicite citita en papa akto en 979; sed estis utiligita kiel argumento en teksto de Humberto el Silva Candida kaj fine ĝi estis integrita en la Decretum Gratiani.

Reagaj kritikoj kontraŭ la Donaco de Konstanteno[redakti | redakti fonton]

Ek de la 12-a jarcento la kritikoj pli kreskas. En la Ortodoksa Eklezio estas tradukita al la greka kaj tuj kritikita de la teologo Johano Konmenos [2], sekretario de la bizanca imperiestro Emanuelo la 1-a kie elstariĝas la jura argumento: Konstanteno transdonis la imperion al la papo kaj la papo la samon transdonis al Karolo la Granda; sed, diras la teologo, la papo ne rajtis seniĝi je la ricevita povo. Pli malfrue tiu tezo estas pritraktita de Teodoro Balsamo, patriarko de Antiokio, protektita de la bizanca imperiestro: en letero adresita al Inocento la 3-a, Balsamo eksplikas ke la translokiĝo de la Imperio el Romo al Konstantinopolo signas la finitiĝon de la unua. Ŝajnas, do, ke tiuj teologoj ne dubas pri la aŭtenteco de la dokumento.

Instrumentaj utiligoj de la dokumento[redakti | redakti fonton]

La konstantena donaco, pri kies atento eĉ la papoj konvinkitis, estis utiligita de la mezepoka Eklezio por plivalorigi siajn prerogativojn de universaleco kaj siajn rajtojn feŭde superregi en diversaj teritorioj en okcidento kaj por pravigi sian emon posedi ŝtaton sendependan. Post karola epoko la Donaco estis svebigita de papo Leono la 9-a en 1053 kaj, do estis enkondukita, en la sekva jarcento, en la Decretum Gratiani kaj en aliajn dekretokolektarojn iniciate de interpolantoj. Ĝi, krome, estis konsiderita altvalora dokumento eĉ ĉe la kontraŭuloj de la tera potenco de la papoj.

Aleksandro la 6-a, papo ekde 1493 ĝis 1503, referencis al tiu dokumento en sia interveno pro la kontrasto inter Hispanio kaj Portugalio pro la superregado en la Nova Mondo, objektiviĝanta per la papa buleo Inter Caetera de 1493. La supozita pripova transdono, fakte, inkluzivis la okcidentan parton de la romia imperio kaj tiam ne jam okazis ke la ĵusaj malkovritaj teritorioj deklariĝos nova kontinento, tiel ke la tuta atlantika oceano, kun ties insuloj, estis konsiderita parto de la antikva imperia duono.

Ankaŭ kritikulo pri la tera potenco de papoj, Dante Alighieri, taksis aŭtenta la dokumenton kaj limiĝis riproĉi la imperiestron pro tiu donaco jene:

«Ahi, Costantin, di quanto mal fu matre,

non la tua conversion, ma quella dote

che da te prese il primo ricco patre!» (Infero XIX, 115-117)


Ve, Konstantino, kiom malfeliĉis

ne via konvertiĝo, sed posedoj

per kiuj la unua papo riĉis! (trad. Dondi).

Malkovro pri ĝia hipokrifeco[redakti | redakti fonton]

En 1440 humanisto Valla Laŭrenco, pastro oficianto ĉe la papa kurio, sur la perpleksa spuro de Nikolao el Kuzo, pruvis laŭ nepridubebla maniero kiel la konstantena donaco estas falsaĵo. Li tion deduktis post elstudita, kvankam kontraŭita, historia kaj lingva esploro en la dokumento, evidentigante anakronismojn kaj kontraŭdirojn enhavajn kaj formajn: aparte, ekzemple, li kontestis la ĉeeston de nombraj barbarismoj inokulitaj en la lingvo en la postaj jarcentoj, kiuj devigas postdatigi la dokumenton. Aliaj eraroj, kiel la mencio pri Konstantinopolo, tiam ne jam fondita, aŭ la uzo de vortoj kiel feŭdo, kiuj montras la najvecon de la falsisto, krom la ties volon trompi.

Tamen la verketo de Valla, De falso credita et emendita Constantini donatione declamatio (Parolado pri la donaco de Konstanteno, tiom mise falsita kiom kredita aŭtenta), eblis publikiĝi nur en 1517 kaj en protestanta medio dum la kuriaj oficistoj de katolika flanko daŭrigis proponi la tezon de la aŭtenteco de la dokumento. La sekva debato, kunligita kun tiu pri aŭtento de la falsa dekretaro, fine konvikigis ĉiujn pri la senfundamenta kostantena origino.

Povas komprenigi la originon de la legenda origino de la donaco, la politika etoso de la antaŭa kaj posta karolgranda epoko kaj la sekva sinteno de la sanktaromiaj imperiestroj kiuj, agnoskante aŭ konfirmante privilegiojn al la papa sidejo, sin konsideris spiritaj hereduloj de Konstanteno la 1-a: pensmaniero kiu daŭris longatempe. Oni vidu:

  • donaco de Pipino (754);
  • pactum ludovicianum, establita de Ludoviko la Pia (817);
  • Privilegium Ottonianum, difinita de Otono la 1-a (962);
  • akto de Henriko la 2-a (1020);
  • akto de Henriko la 5-a (1111);
  • akto de Otono la 4-a (1201);
  • akto de Henriko la 8-a (1301);
  • akto de Sigismondo de (1433);

Analizo de la teksto[redakti | redakti fonton]

La tekston oni dividas laŭ du partoj: Konfeso kaj Donaco, kiuj reirigu al 30 de marto de 317. La unua [paragrafoj 1-10) raportas pri la larmiga historio de Konstanteno kiu, ankoraŭ pagana, estis trafita de lepro kaj sanigita merite de papo Silvestro, kaj konvertiĝis al la kristanismo.

En la dua parto, la plej grava (paragrafoj 10-20), estas entenataj la dispozicioj kiuj agnoskas al la episkopo de Romo la unurangecon en la universata Eklezio, transdonas la imperian palacon de Laterano, la insignojn kaj imperiajn prerogativojn, krom la senatana kaj konsola digneco al la sacerdotoj, kaj – jen la kriziga paragrafo 17 – transigas al la pontifiko la suverenecon sur la teritorioj de Romo kaj de Italio kaj de ĉiuj okcidentaj provincoj. Fakte per ĝi oni leĝagnoskis la imperian povon de la Eklezio sur la la teritorioj al ĝi liveritaj. Precize: “Kaj por ke la pontifika digneco ne estu malnobligata, sed ĝi estu pli honorita ol la la potencon de la tera imperio, jen: transdonante kaj allasante al la beatega Pontifiko, patro nia Silvestro, universala papo, kaj al la pontifikoj liaj posteuloj, la posedon kaj jurisdikcion sur nia laterana palaco kaj ĉiuj provincoj, la lokoj de la urbo Romo, de Italio kaj de la regionaj okcidentaj, ni leĝfaras per imperia dekreto destinata validi por ĉiam, laŭ la forto de tiu nia edikto kaj pramatiko (prijura interpreto), ke ili (la papo kaj ties posteuloj.NdT) povu je ili disponi kaj allasas ke ili estu submetitaj al la jurisdikcio de la Sankta Roma Eklezio” [2]

La lastaj tri paragrafoj (18-20) proklamas, fine, la neakordigeblecon de kunekzisto en la sama loko de la du povoj, imperia kaj pontifika, kaj tial la transigon de la imperia ĉefurbo el Romo al Konstantinopolo (Bizanco); ni lanĉas malbenon kontraŭ tiuj kiuj provos malobei tiujn supre menciitajn dekretojn; ni ordonas la liveron de tiu dokumento al papo Silvestro kiu garantiu ĝian konvervon”.

Senmaskigaj difektoj de la falsaĵo[redakti | redakti fonton]

En la De falso credita et emendata Costantini donatione declaratio de Laŭrenco Valla estas evidentigataj nekongruaĵoj jam rimarkigitaj de Nikolao el Kuzo, kiel anakronismoj (kiel la mencio pri Konstantinopolo, kiu fariĝos ĉefurbo de la imperio, kun relativa nova nomo de Bizanco, almenaŭ dek jarojn poste; la deklaro pri de la unuarangeco de la papo en la eklezio, kiu tia ankoraŭ ne estis universe konsciita eĉ en la eklezio, la tro eksplicita kaj preciza kristana kredkonfeso de Konstanteno, lia aserto pri la dieco de Jesuo dum oni scias ke li laŭkelke da tempo havis emon al la arianismo); neolologismoj, nome esprimoj enirintaj la latinan lingvon jarcentojn poste, kiel la vorto “feudo” (feŭdo) certe neuzata kaj eĉ nekonceptata en la epoko de la romia imperio, kaj aliaj banalaĵoj; barbarismoj, esprimoj certe ne apartenantaj al la imperia kurio).

La verko de Valla, publikigita 1517 en protestanta medio, malplaĉe surprizis la papan kurion, kiu tamen daŭriĝis defendi la aŭtentikecon de la Constitutum ankoraŭ laŭ kelkaj jarcentoj. Kaj tuj komenciĝis la debato pri la origino kiu laŭiris diversajn “vojojn”: la lokigo de la manuskripta tradicio, la eluzo flanke de potenculoj, la individuigo de la legendaj motivoj en la dokumento...

Utiligo de la dokumento[redakti | redakti fonton]

Dum Mezepoko la Eklezio de Romo plurfoje apogiĝis sur tiu dokumento por subteni sian aŭtoritaton. En !054 papo Leono la 9-a sendis al Patriarko de Konstantinopolo Mikaelo la 1-a Kerulario leteron por provi solvi diversajn teologiajn kaj teritoriajn diverĝojn. La papo bazis siajn rajtojn ĝuste sur la unuarangeco asignita de la Donaco de Konstanteno. Leono la 10ane nur ne obtenis la esperitajn rezultojn, sed nesingarde startigis serion da reciprokajn ekskolunikoj, kulminontaj en la Orienta Skismo.<re>La teritoria disputo koncernis teritorion de Raveno kaj aliajn zonojn de la malalta Italio, jam ne plu regataj de Bizanco, sed de roma kurio aŭ allasita kiel feŭdoj al la Normanoj.</ref>

La unua eluzo de la dokumento okazus almenaŭ nerekte, laŭ iuj historiistoj, je la finiĝo de la 8-a jarcento kun papo Adriano la 1-a (Papo de 772 al 795).

Kie kaj kiam la Constitutum naskiĝis? Plejprobablas ke la naskiga areo estis la monaĥejo Saint-DenisCorbie, en Francio, aŭ en Romo aŭ eĉ per mano de bizanca monaĥo rifuĝinta en Italio...

La mondo de gravuloj konvinkiĝis pri aŭentecon precipe pro la fakto ke la Constitutum troviĝis en la renomaj kolektoj de dekretoj inter la dokumentaj universe taksataj jurfontoj. Ankaŭ la etoso, tute admira pri la Romio, de la kortego de la Otoj kaj la defendo de siaj teritorioj, ĉiam minacataj, flanke de la roma eklezio, igis la dokumenton “bonvena kaj do kredebla”.

Origino[redakti | redakti fonton]

La plej antikvaj kopioj de la teksto estas konservitaj en la dekretaro de Pseŭdo-Izidoro, erudiciulo vivinta en Francio en la unua duono de la 9-a jarcento, kaj en la verko Decretum Gratiani (dekretaro de Graciano) de la 11-a kaj 12-a jarcentoj.

Sed pro kiu celo oni ĝin produktis? Pri tio svarmas la hipotezoj. Jen kelkaj.

a) Se ĝi alvivis en la medio de la romaj medioj:

1) Oni ĝin produktis por bremsi la pretendojn de la romia bizanca imperio kiu konstante celis repreni posedon de Italio kaj aparte Romon tiam jam domon kaj ŝirmon de la Papo.

2) Oni ĝin produktis por tikli la ambiciojn de Frankoj por ilin altiri kontraŭbatali la minacojn de Longobardoj kontraŭ la Roma Eklezio.

b) Se ĝi produktiĝis en la medioj francaj:

1) Oni pri tio indikas la kortegon de Ludoviko la Pia.

2) Oni kreis ĝin por plifortigi la gravecon de la episkopoj en momento de febla imperia politiko por reaserti la centrecon de la eklezia aŭtoritato.

Alia problemo: ĝis kiom la roma kurio kaj reĝaj kortegoj kaj juristoj kredis al la historio valideco de la Constitutum?

Historiistoj inklinas pensi ke al ĝi kutime estis sincere atribuita aŭtentikecon kaj validecon.

Surprize la dokumento estis alvokita ankaŭ por solvi la kontraston koncernantan la ‘Novan Mondon’, en epoko kiam la imperiestro Konstanteno estis apenaŭ konata nivele de nomo. Spite de ĉio, la 4-an de majo 1493 Aleksandro la 6-a elmetis la buleon “Inter Cetera” per kvietigi kaj solvi la disputon pri sudamerika teritorio inter Hispanio kaj Portugalio: la interveno de la papo estis pravigita surbaze de la paragrafo 17a de la Donaco, kie estas inkluzivita la postlasaĵo “de la provincoj, de la lokoj kaj de la urboj de la okcidentaj regionoj”. La transatlantikaj teritorioj estis tial konsideritaj parto de la okcidentaj regionoj de la eksa romia imperio.

Duboj pri la aŭtentikeco de la dokumento[redakti | redakti fonton]

La unua kiu levis dubojn pri la aŭtentikeco de la dokumento estis la imperiestro Oto la 3-a (Sankta Romia Imperio) (980-1002). La suspekto baziĝis sur formala detalo: la manko de la imperia sigelo.

La dokumento poste estis kritikata sur bazo subtile jura de la bizanca historiisto Johano Cinamo (1145-1190, sekretario de la imperiestro Manuelo la 1-a Komneno: "Se la dokumento estus pervere aŭtentika,, li skribis, la papo ne rajtus je ĝi sin senigi ĝin transdonante al Karolo la granda kaj ties posteuloj, ĉar ĉiuj dekretoj inkluzivitaj en la dokumento devus resti “nemalobeataj kaj integraj ĝis la finiĝo de la mondo”.

La religia reformatoro Arnaldo el Breŝo, plufoje ribelinta kontraŭ la ekleziaj aŭtoritatoj, (1090-1155) en la dokumento travidis la manon de la Antikristo kiu rajtigis la posedon de teraj bonaĵoj malobeante la Evangelion kiu invitas, male, ilin rezigni.

Ĉu la negativa juĝo en la “Infero” de Dante Alighieri fontis el dubo pri la aŭtentikeco de la dokumento? Kelkaj tion opinis, sed oni vidu XIX, 115-117: “Ahi, Costantin, di quanto mal fu matre, non la tua conversion, ma quella dote/ che da te prese il primo ricco patre” (laŭsence: Ve Konstanten’, de kiom da malbono estis patrino, ne via konvertiĝo, sed la heredĵo kiun prenis la riĉa patro”.[3]

Plue, en 1440, spure de fortaj perpleksoj de filozofoj Marsilio el Padovo (1275-1343) kaj Vilhelmo el Okam (1288־349) kaj de kardinalo Nikolao el Kuzo (1401-1464) kaj, kiel dirite, la filologo Laŭrenco Valla (1405-1457) pruvis, per nerefuteblaj argumentoj, ke la dokumento estis falsaĵo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Angla verkisto Edward Bulver, pritraktante tiun temon, dirus: "Ke la plumo estas pli potenca ol la glavo estas montrata de la historio pri la "donaco de Konstanteno"
  2. Latina Teksto: Unde ut non pontificalis apex vilescat, sed magis amplius quam terreni imperii dignitas et gloriae potentia decoretur, ecce tam palatium nostrum, ut praelatum est, quamque Romae urbis et omnes Italias seu occidentalium regionum provincias, loca et civitates saepefato beatissimo pontifici, patri nostro Silvestrio, universali papae, contradentes atque relinquentes eius vel successorum ipsius pontificum potestati et ditioni firma imperiali censura per hanc nostram divalem sacram et pragmaticum constitutum decernimus disponenda atque iuri sanctae Romanae ecclesiae concedimus permanenda. [1]
  3. Peterlongo tie tradukas: “Ve, Konstanteno,kiom da malbono naskis, ne la konverto, sed la doto”

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • H. Fuhrmann, Das Constitutum Contantini, MGH, Fontes juris, 10, Hanovre, 1968
  • K. Zeumer, Der älteste Text des Constitutum Constantini. Festgabe für R. von Gneist, 1888
  • La kritika analizo de Valla:
    • Lorenzo Valla, Sur la donation de Constantin, à lui faussement attribuée et mensongère. (trad. et comm. Giard, 1993), La roue à livres, Paris. ISBN 2-251-33920-5
    • Lorenzo Valla, La falsa donazione di Costantino (éd. bilingue latin-italien, 1994), éd. BUR, coll. BUR Classici, ISBN 88-17-16876-9
  • O. Guyotjeannin, DicPap
  • N. Huyghebaert, « Une légende de fondation : le Constitutum Constantini », Le Moyen Âge, 85 (1979)
  • W. Levison, 'Konstantinische Schenkung und Silvester-Legende' in Miscellanea
  • Francesco Ehrle II (Roma, 1924: Biblioteca Apostolica Vaticana, Studi e testi 38), pp. 158-247
  • D. Maffei, La donazione di Costantino nei giuristi medievali (Milano, 1964)
  • P. De Leo, Ricerche sui falsi medioevali: I- Il Constitutum Constantini, compilazione agiografica del sec. VII. Reggio Calabria, 1974
  • Giovanni Maria Vian, La donazione di Costantino (Bologna, 2004)
  • J. Fried, Donation of Constantine and Constitutum Constantini (Berlino, 2006: Millennium Studies.
  • Germana Gandino, Falsari romani o franchi? Ipotesi sul Constitutum Constantini, in “Reti Medievali – Rivista”.
  • Franco Cardini e Marina Montesano, Storia Medievale, Firenze, Le Monnier Università/Storia, 2006, pag. 193

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]