Edinburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dunedin estas ankaŭ novzelanda urbo., Edinburgh estas la sola urbo en Tristan da Cunha.


Edinburgo vidita el la kastelo.

Edinburgo (angle Edinburgh [Edinb(a)ra], skotgaele Dùn Éideann [tun Eĉan]; ambaŭ signifas "monto de Edin") estas la ĉefurbo de Skotlando. Ĝi situas ĉe la suda flanko de la rivero Forth.

Loĝantaro – 445 000 (j. 2000)

Ĝi estas la historia, kultura kaj politika centro de Skotlando. Ĝi ankaŭ estas la financocentro, turisma centro kaj hejmo de la skota parlamento.

La nova kaj malnova partoj de la urbo estas loko de Monda kulturheredaĵo.

Kastelo Edinburgo enhavas la Kapelon de Sankta Margarita (St. Margaret) el la 12-a jarcento.

La Palaco Holyrood (15-a16-a jarcento) estas la oficiala skota loĝejo de la monarko.

Edukado

Troviĝas tri universitatoj – Universitato de Edinburgo (ekde 1583), Universitato Heriot-Watt kaj la Universitato Napier.

Kvartaloj

Edinburgo entenas plurajn, malsamajn kvartalojn. Interalie estas PortobelloGranton.

Aliaj vizitindaĵoj

Esperanto en Edinburgo

La 11-a Universala Kongreso estis okazonta en Edinburgo sed pro la milito estis movita al San Francisco.

La 18-a Universala Kongreso okazis en Edinburgo inter la 1-a kaj la 7-a de aŭgusto de 1926, kaj tie okazis ankaŭ la 27-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en somero 1971.

Esperantistoj de Edinburgo

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara