Edipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edipo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Nacieco Tebo
Patro Laio
Patrino Jokasta
Edzo/Edzino Jokasta • Euryganeia • Astymedusa
Infanoj IsmenaEteokloPolinikoAntigona • Laonytus
vdr

Edipo (helene Οἰδίπους Oidipous, latine Oedipus) en la helena mitologio estis filo de la teba reĝo Laio kaj lia edzino Jokasta.

Sfinkso

Origino kaj junaĝo[redakti | redakti fonton]

Lia antaŭdestinita sorto, plena de renversoj, venkoj kaj faloj fariĝis ofta temo de grandaj verkoj de antikva tempo ĝis novepoko. Vivo de Edipo kvazaŭ estus pruvo, ke de sia sorto oni ne povas fuĝi.

Al teba reĝo Laio la orakolo destinis, ke li ĝisatendos pereon de siaj posteuloj. Li pro tio decidiĝis, ke li restos seninfana. Sed sopiro je sekvanto pelis lin ĝis forrabo de Ĥrisipo, filo de Elisa reĝo Pelopso. Ĥrisipo poste perdis sian vivon kaj lia patro Pelopso malbenis Laion kaj prognozis, ke li ĝisatendos sian filon kaj morton de liaj manoj.

Post multaj jaroj la reĝino Jokasta naskis al Laio filon. La reĝo pro timo pri sia vivo flankenĵetigis la infanon en arbaro, sed antaŭ tio li ankoraŭ kripligis al la filo piedojn kaj kunligis ilin per rimeno. Tamen lia ordono ne estis plenumita, la infano estis lasita ĉe paŝtisto. Li ricevis nomon "Edipo" („kun ŝveliĝintaj piedoj“). La paŝtisto forportis lin en palacon de la korinta reĝo Polibo kaj tiu kun sia edzino Meropa edukis lin bone, kiel al la reĝa posteulo decas.

Kiam Edipo plenkreskis, eksciis, ke li ne estas propra filo de Polibo, kaj kiam li pri sia origino nenion povis ekscii, forvojaĝis en Delfon. Bonfama profetino Pitia malkovris al li nur, ke li en estonteco fariĝos murdisto de la propra patro kaj ke li edziĝos kun sia propra patrino kaj havos infanojn, kiujn li mem pereigos pro sia malbeno.

La sorto plenumiĝas[redakti | redakti fonton]

Deprimita per tiu prognozo, kaj por savi Polibon kaj Meropan, Edipo foriris el Delfo, sed ne jam en Korinton, sed forvojaĝis en urbon Tebon. Proksime de la urbo li renkontiĝis kun ĉaro, sur kiu sidis nekonata maljunulo. Koĉero Edipon vipis, por ke li liberigu la vojon kaj la maljunulo plie batis lin per bastono. Edipo en kolero rebatis la oldulon per tia forto, ke li falis morta. Edipo ne sciis, ke ĝuste mortigis sian propran patron Laion. Tiu ankaŭ vojaĝis revene el Delfo, kie li volis akiri konsilon, kiel liberigi la urbon de Sfinksa tiranio. Kiam Edipo eniris la urbon, trovis ĝin kovrita en malĝojo - pro morto de la reĝo kaj pro danĝero de Sfinkso.

Sfinkso[redakti | redakti fonton]

Edipo foriris al monto, kie la Sfinkso rezidis kaj petis ĝin, ke ĝi prezentu al li enigmon. Li sciis, se li ne divenos ĝin, Sfinkso mordoŝiros lin kaj ĵetos el la roko. La enigmo estis: Kiu vivulo havas nur unu voĉon, sed havas iam du krurojn, iam tri, iam kvar kaj estas plej malforta kiam li havas plej multe da ili? Edipo tuj respondis: La homo, ĉar kiel bebo li iras kvarpiede, en junaĝo staras firme sur du kruroj kaj en maljunaĝo apogas sin per bastono." Sfinkso pro honto kaj furiozo ĵetis sin el la rifo en maron. Tebo estis liberigita.

Hejme[redakti | redakti fonton]

Tebo bonvenigis Edipon kiel sian liberiganton, superŝutis lin per ĝentilaĵo kaj amo. Li estis elektita reĝo, transloĝiĝis en la reĝan palacon kaj - edziĝis kun reĝino vidvino - Jokasta, propra patrino. Venis feliĉaj jaroj, en kiuj li fariĝis eĉ patro de filinoj Antigona kaj Ismena kaj de filoj Eteoklo kaj Poliniko.

La sorto kulminas[redakti | redakti fonton]

Sed la feliĉa periodo finiĝis. Dio Apolono Apolono sendis al Tebo peston, ĉio pereiĝis, venis rikoltmanko kaj malsato. Edipo sendis Jokastan fraton Kreonon en Delfon por ke li alportu konsilon kiel la urbon kaj popolon savi. La Pitia klare diris: Forigu el la urbo murdinton de la reĝo Laio" Edipo nenion konjektis kaj proklamis esplorserĉadon de murdisto, kiun li malbenis kaj kondamnis al ekzilo.

Blinda divenisto Tiresio, kiu post perdo de vidkapablo akiris akran aŭdokapablon kaj al kiu multo atingis, kion la homoj ne sciis, venis en la reĝan kortegon kaj proklamis, ke li konas nomon de la murdisto. Post granda insistado de la reĝo kaj popolo li fine malkovris, ke murdisto estas Edipo mem, kiu kulpas ankaŭ per tio, ke li estas edzo de propra patrino. Edipo defendis sin, konsideris tion komploto kaj sopiro de Kreono pri potenco, sed kiam Tiresio insistis pri tio, petis Edipo sian edzinon Jokasta pri klarigo. Ŝi konfirmis, ke havis kun Laio filon kaj kio okazis kun li. Kaj oni venigis homon, kiu la infanon el Tebo forportis.

Dume venis en Tebon kuriero el Korinto sciiganta, ke la reĝo Polibo mortis kaj ofice invitis Edipon sur malplenigitan tronon. Edipo en tio vidis certigon, ke ne mortigis sian patron kaj ke la patrinon ne edziĝis. Sekvis certigo de la kuriero, ke Edipo povas reveni en korintan reĝolandon sen timo el plenumo de la sorto, ĉar li ne estas ilia propra filo, sed trovito. Tion konfirmis ankaŭ maljuna sklavo, kiu la infanon el Tebo forportis.

Jokasta kolapsis, fuĝis en siajn ejojn kaj memmortigis sin. Tie atingis ŝin Edipo kaj pro malespero pikblindigis sin per ŝia trikilo. Edipo perdis ĉion, eĉ esperon. Terura orakolo plenumiĝis. Homoj en Tebo komence kun la reĝo samsentis, sed baldaŭ ilia emo al li finiĝis, ili forgesis lian saĝan kaj justan regadon kaj administradon kaj floradon de la urbo. Postulis lian ekzilon. Komence li ankoraŭ estis protektata de nove surtronigita reĝo Kreono, sed ankaŭ li devis rezigni. Edipon lasis ankaŭ liaj filoj Eteoklo kaj Poliniko. Edipo fariĝis blinda ekzilito, senpova kaj humiligita.

Posteuloj[redakti | redakti fonton]

Filino Antigona ununura restis kun sia patro, akompanis lin en ekzilo. Ili longe pilgrimis sur la tero malestimataj, rifuzataj, sen helpo. Fine ili atingis en regionon proksime de Ateno kaj en sankta bosko de Eŭnemidoj, pacigitaj diinoj de venĝo Erinioj. Per tio venis Edipo al malforta kvietiĝo kaj mildigo. Edipo petis, ke oni venigu al li sian reĝon Tezeon.

Antaŭ ol tio okazis venigis filino Ismena raporton, ke ambaŭ fratoj Eteoklo kaj Poliniko ekbatalis kruele inter si reciproke pri regado super Tebo. Tamen ambaŭ strebis akiri Edipan favoron por si, ĉar laŭ orakolo en batalo pri Tebo venkos tiu, sur kies flanko estos elpelita Edipo. Tiun savis kontraŭ perforto la reĝo Tezeo. Edipo malbenis siajn filojn per "terura malbeno".

En tiu momento anoncis tondra eksplodbruo de la plej alta dio Zeŭso, ke per tio finiĝas suferplena surtera vojo de Edipo. Edipo adiaŭis filinojn, konfidis ilin en Tezean protekton, malkovris al li pro tio ejon de sia tombo, kiu protektos Atenon. Poste foriris paciĝinta en Hadesan regnon de mortintoj.

Reflekto en artoj[redakti | redakti fonton]

Tiun ĉi temon prilaboris multaj artistoj, multaj vernoj estas konataj kaj kaj validaj ĝis nuna tempo. Nome:

  • Sofoklo Reĝo Edipo – el la jaroj 429–425 a.K., pli malfrue la sama aŭtoro Edipo sur Kolono
  • Esĥila tragedio Laioso kaj Edipo
  • temoj ĉerpis ankaŭ Homero en sia Iliado kaj Odiseado; Sofoklo en dramoj AntigonaElektro
  • konata estas novtempa prilaboro de Voltaire aŭ de Corneillo
  • germana prilaboro Edipo kaj Sfinkso estas de Hugo von Hofmannsthal
  • "Edipo en Ateno" eszas verko de rusa aŭtoro Ozerov
  • teatra prezentaĵo Edipo reganto de reĝisorino Lucie Bělohradská ĝis nun ludata en praga Teatro pod Palmovkou
  • Edipo Tirano Rok Opero - rok opero prezentata de la jaro 2009 en Prago

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Oidipus en la ĉeĥa Vikipedio.