Edisija

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Edisija (ruse Эдиссия) estas granda vilaĝo en la suda parto de la Stavropola regiono de Rusio, 45 kilometrojn norde de Mozdok, 5 kilometrojn oriente de la distrikta centro Kurskaja. Ĝi estas la dua plej granda loĝloko de Kurskij distrikto (Курской район). La vilaĝo staras ĉe la rivero Kura, kies akvo estas kolektata en akvorezervujo ĉe Kurskaja.

[redakti] Historio

La vilaĝon fondis en la lasta duono de la 18-a jarcento armenaj fuĝintoj el Osmana Imperio. La nomo venas de la nomo de Edeso, urbo en Malgranda Azio, nun konata kiel Urfa (Turkio).

En la vilaĝo estas armena preĝejo, konstruita en 19-a jc.

[redakti] Ekstera ligilo

Ekstera ligilo  Fotoj el Edisija



Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj