Thomas Alva Edison
El Vikipedio
| Thomas Alva Edison | |
|---|---|
| usona inventisto | |
| Naskiĝo | 11-a de februaro 1847 Milan, Ohio, Usono |
| Morto | 18-a de oktobro 1931 West Orange, New Jersey, Usono |
| Vidu ankaŭ biografian portalon | |
Thomas Alva EDISON (tOmas Alva EDison), 11-a de februaro 1847 - 18-a de oktobro 1931, estis fama usona inventisto kaj entreprenisto.
Edisono kaj liaj helpantoj inventis la ampolon, fonografon kaj multajn diversajn ilojn. Aliaj asertas, ke ne Edison inventis la elektran lampeton, sed germandevena s-ro Goebel. Laŭ tio ekzistas dokumentoj pri proceso Edison kontraŭ Goebel, kiun Edison perdis. Fakto estas, ke Goebel perdis.
Sed ankaŭ Edison ne estis la unua inventinto de la ampolo ankaŭ nomigita inkandeska lampo, diversaj aliaj antaŭe laboris pri tio. En la praktika uzo estis grava ĝis hodiaŭ lia tipo de ampolingo.
Li ankaŭ sukcese eksperimentis pri la provizo de elektro al domoj kaj en Novjorko starigis la unuan centralon.
Edisono sukcesis industriigi inventadon, kontraste al la antaŭaj pli artecaj inventistoj. La firmao de Edisono estis granda pioniro de filmkomerco dum la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcentoj. William Dickson, dungito ĉe la laboratorio de Edisono en Menlo Park, Nov-Ĵerzejo, kreis fruan specon de kinokamerao, sed la montrilo, la Kinematografo, estis skatolo kun okulumilo por ke la spektantoj rigardu (kaj pagu) unuope. Enspeziga, sed nur kiel novamuzaĵo -- la spektantaro ŝatis nek la mallongecon de la filmoj (nur unu-du minutoj) nek la malkomforton de la kinejetoj. Dickson poste forlasis Edisonon por krei novan projekciilon ne limigitan je po unu spektanto.
Li batalis kontraŭ Nikola Tesla, pri kiel organizi elektran sistemon. Edisono pledis por kontinua kurento kaj Tesla por alterna kurento. En tiu kazo Tesla venkis.

