Edmé Lagrange

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Edme Lagrange)
Edmeo Bujono-Lagranĵo
(1764-1844)
Lernejo pri Apoteko de Parizo
Lernejo pri Apoteko de Parizo
Persona informo
Edme-Jean Baptiste Bouillon-Lagrange
Naskiĝo 12-a de julio 1764
en Parizo,  Francio
Morto 23-a de aŭgusto 1844
en Parizo,  Francio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lernejo pri Apoteko de Parizo
Politeknika Lernejo de Francio
Universitato de Strasburgo
Profesio
Okupo kemiistoapotekisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Edmé-Jean Baptiste Bouillon-Lagrange (1764-1844) estis franca kemiisto kaj apotekisto, profesoro pri kemio kaj pli malfrue direktoro dum dekdu jaroj de la Lernejo pri Apoteko de Parizo, milita apotekisto de la Imperio kaj privata kuracisto de Jozefina de Beauharnais (1763-1814), edzino de Napoleono Bonaparte (1769-1821). Liaj studoj en la kemi-areo envolvis esplorojn pri trufoj, salikoj, sukceno, ajlo, amelo, salakvo, lakto, ktp. Aŭtoro de sciencaj verkoj, li la unua disvastigis la kemiajn eseojn pri la kuraciloj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Centra Lernejo de Panteono
nuna Liceo Henriko la 4-a

Kiam li estis dekdujara, li eniris en la Kolegio Mazarina[1], kie li studis Homscienco. Poste li studis medicinon kun Pierre-Joseph Desault (1738-1795), farmacion kun Jacques-François Demachy (1728-1803) kaj Guillaume-François Rouelle (1703-1770) kaj en 1788 li estis nomumita kemiprofesoro en la Lernejo pri Apoteko de Parizo. Post sia brila diplomiĝo li aĉetis la farmacion de sia bofrato Jean Baptiste Félix Sureau, lokita en la strato Sankta Marteno.

En 1789, Antoine-François de Fourcroy (1755-1809) konfidas al li parton de siaj kursoj en la Reĝa Ateneo de Parizo[2] kaj tiam asociiĝas al lia laboro. En 1793, kiel majoro-apotekisto, li organizis milithospitalon kaj partoprenis en la Napoleonajn Kampanjojn kiel eseisto por la agentejo pri pulvoro kaj salpetro. Kiel estro de la kemilaboroj kaj klariganto pri kemio en la Politeknika Lernejo, profesoro pri fiziko kaj kemio en la Centra Lernejo de Panteono[3], li fariĝis unu el la administrantoj de la institucio.

En 1799 li fariĝis profesoro de la Liceo Napoleono[4], apotekisto de Napoleono, kaj kuracisto de la imperiestrino Jozefina (1806). Dum la restarigo de la franca imperio li fariĝis membro de la Societo pri Farmacioj de Parizo, kiu pli malfrue fariĝis Nacia Akademio de Farmacio (1979), kaj li estos la ĝenerala sekretario dum ĝia kreado inter 1803 kaj 1807, vico-prezidanto en 1808 kaj trifoje prezidanto en 1809, 1813 kaj 1819, fariĝinte poste direktoro. En 1836, li estas nomumita membro de la Konsilio pri Sano.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]