Edmond Dazun

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Edmond DAZUN (naskiĝis en 1910, mortis 91-jara la 25-an de aprilo 2001 en Balaruc-les-Bains, Francio) estis franca Esperantisto, membro de la Plenum-Komitato de Sennacia Asocio Tutmonda (SAT) kaj Esperanto-vortaristo.

Dazun naskiĝis en gaskon-lingva familio kaj lernis la francan nur en la ŝtata lernejo. Li fariĝis Esperantisto en 1931 en Saint-Omer kaj aliĝis al SAT en 1932. En 1933 li vizitis la Universalan Kongreson en Kolonjo (Germanio). Dum la SAT-kongreso en Parizo en 1935 li renkontis Lanti.

Baldaŭ post la dua mondmilito Dazun fariĝis membro de la Plenum-Komitato de SAT. Dum dek jaroj li ankaŭ estis membro de la komitato de SAT-Amikaro, la franca branĉo de SAT, kaj redaktoro de ties "Bulteno". De 1953 li estis motoro de "Leksikono", el kiu fariĝis en 1959 la "Dictionnaire pratique" (Praktika vortaro franca-Esperanto kaj Esperanto-franca). En 1995 aperis lia botanika difin-vortaro de manĝeblaj plantoj "Sin nutri en la naturo". Esperanto estis lia hejma lingvo dum 30 jaroj.

Verkoj

  • Dictionnaire pratique d’Espéranto français-esperanto esperanto-français (Praktika Vortaro Esperanto-Franca-Esperanto), kun Félicien Baronnet, Roland Levreaud k.a., 1959, 1974, 2000.
  • Sin nutri en la naturo, [t.e. terminaro de manĝeblaj plantoj], Beauville: SAT-broŝurservo, 1995, 223 p.

Literaturo

  • 1997: Dazun, E. Rememoroj. En: Laŭte! 1997, n-ro 132, p. 30-31
  • 1995: Pri la aŭtoro. En: Sin nutri en la naturo (vd. supre)