Edmond de Goncourt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Edmond De Goncourt)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Goncourt
Edmond de Goncourt
Edmond de Goncourt, franca verkisto
Naskiĝo la 26-an de majo 1822
en Nancy, Francio
Morto la 16-an de julio 1896
en Champrosay, Francio
Edmond de Goncourt
Persona informo
Edmond de Goncourt
Naskiĝo 26-an de majo 1822 (1822-05-26)
en Nancio,  Resurtronigo
Morto 16-an de julio 1896 (1896-07-16) (74-jaraĝa)
en Maison d'Alphonse Daudet
Tombo Tombejo de Montmartre vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lycée Condorcet vd
Subskribo Edmond de Goncourt
Familio
Gefratoj Jules de Goncourt vd
Profesio
Okupo verkisto • arthistoriisto • historiisto • taglibristo • literaturkritikisto • dramaturgokritikisto vd
Aktiva dum 1851–1896 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Edmond de Goncourt respektive plennome Edmond Louis Antoine Huot de Goncourt estis franca verkisto, literatura kritikisto, artkritikisto, libroeldonisto kaj la fondinto de la Akademio Goncourt. Li naskiĝis la 26-an de majo 1822 en Nancy, Francio kaj mortis la 16-an de julio 1896 en Champrosay, Francio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Goncourt naskiĝis en la franca urbo Nancy. Li donacis sian tutan bienon por la fondo kaj bontenado de la Akademio Goncourt. En honoro de sia frato kaj kunlaboranto, Jules de Goncourt (17-a de decembro 1830 ĝis 20-a de junio 1870), ĉiudecembre ekde la jaro 1903 la Akademio atribuas la Premion Goncourt. Ĝi estas la plej prestiĝa premio en franclingva literaturo, donita al "la plej bona fikcia proza verkaĵo de la jaro".

Marcel Proust, Simone de Beauvoir, Michel Tournier, Marguerite Duras kaj Romain Gary (kiu escepte gajnis dufoje) estas inter la plej konataj aŭtoroj kiuj gajnis la tradician premion.

Edmond de Goncourt mortis en Champrosay en 1896, kaj estis enterigita en la Tombejo de Montmartre en Parizo.

Citaĵo[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Pentraĵo en muzeo aŭdas pli da ridindaj opinioj ol io ajn alia en la mondo. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]