Edmond Halley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Edmond Halley
Edmund Halley.gif
Porteto far Thomas Murray, ĉ. 1687
Naskiĝo 8 Nov 1656
Naskiĝloko Haggerston, London, England
Mortodato 14 Jan 1742
Mortoloko Greenwich, London, England
Nacio Britio
Kampo Astronomio, geofiziko, matematiko, meteorologio
Labor-institucioj University of Oxford
Royal Observatory, Greenwich
Alma mater Universitato de Oxford
Fama pro Haleja kometo
v  d  r
Information icon.svg

Edmond HALLEY FRS ([ˈɛdmənd ˈhɔːliː]; Esperantigite: Edmond Halej) (naskiĝis la 8-an de novembro 1656, mortis la 14-an de januaro 1742) estis brita astronomiisto, geofizikisto, matematikisto, meteorologiisto kaj fizikisto.

Li plej famiĝis pro la kalkulado de la orbito de la Haleja kometo, nomita laŭ li. Sed ankaŭ en aliaj sciencaj kampoj li havas grandajn meritojn: Li grave kontribuis al scio pri la tera magnetkampo kaj pri musonoj. Li malkovris la propran moviĝon de "fiksaj" steloj (Siriuso, Arkturo kaj Aldebarano). Li plibonigis la subakvokloŝon kaj la oktanton (el kiu evoluis la sekstanto). Plie li kreis la matematikan bazon por la matematiko de vivasekuroj.

Biografio, kariero[redakti | redakti fonton]

Halley naskiĝis en Hackney, centra kvartalo de Londono, kiel filo de riĉa sapofabrikisto. Li ĉiam interesiĝis pri matematiko. Li lernis en St Paul's School kaj - de 1673 - en Queen's College, Oxford. Jam kiel juna studento li publikigis sciencajn verkojn pri la sunsistemo kaj pri sunmakuloj.

En 1676, post la universitataj studoj, li vojaĝis al St. Helena en la Suda Atlantiko, kie li starigis 24-futan teleskopon por esplori la stelojn de la suda hemisfero. [1] En 1679 li iris al Gdańsk (Danzig), taskigita de Royal Society por solvi disputon inter Johannes Hevelius kaj Robert Hooke. Halley restis ĉe Hevelius kaj konfirmis la validecon de ties observoj. Samjare li publikigis Catalogus Stellarum Australium, katalogon de 341 sudaj steloj. Pro la akurateco de siaj stelmapoj li akiris famon kiel Tycho Brahe. Halley majstriĝis en Oxford kaj elektiĝis kiel membro de la Royal Society.

Poste li publikigis duan parton de siaj rezultoj el St. Helena en verko kaj mapo pri pasatoj kaj musonoj. En ĝi li identigis la varmiĝon per sola radiado kiel kaŭzon por aermoviĝo kaj atmosfera premo.

Li edziĝis en 1682 kaj havis tri gefilojn.

Mapo de Halley, 1702

Li estis agnoskita kiel gvida sciencisto en pluraj kampoj, disputis kun Isaac Newton kaj konvinkis lin finverki Principia Mathematica Philosophiae Naturalis (1687)

En 1691 li ne ricevis - pro nekaŝita ateismo - astronomian katedron en Oksfordo.

De 1698 ĝis 1700 Halley kiel komandanto de militŝipo HMS Paramour veturis en la nordan kaj sudan atlantikon, por esplori la magnetecon en diversaj punktoj de la tera surfaco. Kiel rezulton li publikigis - en 1701 - la unuan mapon pri magneta deklinacio. Dum pliaj vojaĝoj li mezuris la Manikon kaj vizitis la Adriatikon.

De 1698 ĝis 1700 Halley kiel komandanto de militŝipo HMS Paramour veturis en la nordan kaj sudan atlantikon, por esplori la magnetecon en diversaj punktoj de la tera surfaco. Kiel rezulton li publikigis - en 1701 - la unuan mapon pri magneta deklinacio. Dum pliaj vojaĝoj li mezuris la Manikon kaj vizitis la Adriatikon.

En 1705 li publikigis Synopsis Astronomia Cometicae, en kiu li opiniis, ke la kometo vidita en 1456, 1531, 1607 kaj 1682 revenos en 1758. Li ne vivis sufiĉe longe por mem vidi ĝin reveni, sed kiam ĝi aperis, oni nomis ĝin Haleja kometo (hodiaŭ: 1P/Halley).

Stonehenge, julie 2008

En 1716 Halley proponis metodon por mezuri la distancon inter tero kaj suno kun alta precizeco mezurante la tempon de trapaso de Venuso antaŭ la suna disko. Kaj en 1718 li malkovris la propran moviĝon de "fiksaj" steloj. [2]

En 1720 li faris unuan klopodon kune kun amiko, la antikvaĵisto William Stukeley, science determini la aĝon de Stonehenge. Supozante ke ĝi estis konstruita utiligante magnetan kompason, Halley proponis tri datojn (920 p.K., 220 p.K. kaj 460 a.K.), la plej frua estis ĝenerale akceptita. Intertempe ni scias, ke Halley eraris je pluraj jarmiloj, sed la ideo science datigi antikvaĵojn estis revolucia en lia tempo.[3]

Halley sekvis John Flamsteed en 1720 kiel reĝa astronomo, posteno, kiun li tenis ĝis sia morto en Greenwich aĝante 85. Lia tombo troviĝas en la tombejo de la - intertempe detruita - preĝejo St. Margaret, Lee, Londono, 30-minuta vojo de la observejo de Greenwich.

Hipotezo pri la kava tero[redakti | redakti fonton]

Maljuna Halley kun bildo pri la kava tero

En 1692, Halley proponis la hipotezon pri la kava tero, ideo kiu fascinis multajn aŭtorojn al sciencfikciaj verkoj. Hodiaŭ - post pli bona kompreno de gravito, kaj kono de tertremoscienco kaj la disvastiĝo de sismaj ondoj - la hipotezo estas komplete rifutata. Kaj ŝajnas absurde, ke altrangaj sciencistoj kiel Newton kaj Halley entute okupiĝis pri ĝi.

Laŭ kalkulo de Newton la luno havas pli grandan densecon ol la tero. Laŭ la ĝenerala supozo, ke ĉiuj planedoj kaj lunoj havu la saman denson, Halley konkludas, ke la tero ne estas kompakta. Krome li observis, ke la magneta kampo de la tero havas kvar polusojn kaj varias laŭ la tempo (vidu pli detale —> Migranta poluso).

Halley supozis, ke la tero konsistas el centra globo ĉirkaŭata de tri koncentraj malplenaj globoj en proksimume la grandeco de diametro de la planedoj Merkuro, Marso kaj Venuso. [4]

Halley imagis ĉiun internan sferon kun atmosfero kaj estanta luma (kaj eble loĝata), kaj konjektis ke ellasata gaso kaŭzis la polusan brilon Aurora borealis. [5]

Ĉiu el la kvar planedopartoj havas sian propran magnetkampon, kaj - ĉar ili rotacias kun diversaj rapidecoj - la rezultanta magnetkampo surface de la tero daŭre ŝanĝiĝas, kiel li mezuris.

Ĉi-teorio pri kava tero estas la unua dedukto de la Neŭtona leĝo de universala gravito (publikigita en Principia). Alia dedukto, sed nur posta, estis la anonco de kometo en la jaro 1695.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Nomitaj laŭ Halley[redakti | redakti fonton]

Plakedo en Westminster Abbey, suda klostro

(Prononcu Halley kiel ˈhæli aŭ kiel ˈheɪli "Hailey").

  • Halley - kratero sur Luno
  • Halley - kratero sur Marso
  • Haleja kometo
  • 2688 Halley, asteroido
  • Halley Research Station, Antarktiko
  • Haleja metodo, por nombra solvo de ekvacio
  • Halley Street, en Blackburn, Victoria, Australia
  • Edmund Halley Road, Oxford Science Park , Oxford, OX4 4DQ UK

Notoj, referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gazetteer - p. 7. MONUMENTS IN FRANCE - page 338
  2. (2007) Sirius:Brightest Diamond in the Night Sky. Chichester, UK: Praxis Publishing, 41–42. ISBN 0-387-48941-X. 
  3. Johnson, Anthony, Solving Stonehenge, The New Key to an Ancient Enigma(Thames & Hudson 2008) ISBN 978-0-500-05155-9
  4. Halley, E. (1692). "An account of the cause of the change of the variation of the magnetic needle; with an hyphothesis of the structure of the internal parts of the earth", gazeto : Philosophical Transactions of Royal Society of London, volumo : 16, paĝoj : 563 – 578. COI:10.1098/rstl.1686.0107
  5. Robert Todd Carroll (2006-02-13). Hollow Earth. The Skeptic's Dictionary. Alirita 2006-07-23.

Plua legado[redakti | redakti fonton]

  • Armitage, Angus. (1966). Edmond Halley. London: Nelson. 

Coley, Noel (1986). "Halley and Post-Restoration Science", gazeto : History Today, volumo : 36, numero : September, paĝoj : 10 – 16

  • Cook, Alan H.. (1998). Edmond Halley: Charting the Heavens and the Seas. Oxford: Clarendon Press. 
  • Ronan, Colin A.. (1969). Edmond Halley, Genius in Eclipse. Garden City, New York: Doubleday and Company. 

Seyour, Ian (1996). "Edmond Halley - explorer", gazeto : History Today, volumo : 46, numero : June, paĝoj : 39 – 44

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]