Edmond Privat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Edmond Privat
Privat.jpg
Edmond Privat en la 1950aj jaroj
Dato de naskiĝo 17-an de aŭgusto 1889
Loko de naskiĝo Ĝenevo
Dato de morto 28-an de aŭgusto 1962
Nacieco franclingva sviso
v  d  r
Information icon.svg
Edmond Privat en 1906
ICK-prezidanto Edmond Privat, 1925

Edmond PRIVAT [priva] (naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1889 en Ĝenevo, mortis la 28-an de aŭgusto 1962) estis franclingva svisa esperantisto, doktoro pri historio, universitata profesoro, verkisto, ĵurnalisto kaj movada aktivulo el Svislando. Esperanton li eklernis en 1903. Lia verkaro konsistas el originalaj dramoj, poemoj, rakontoj, lernolibroj kaj libroj pri la Esperanto-movado. Lia unua edzino (1911-1926) estis franca esperantistino, Angèle Fallot. En 1926 li edziĝis al Yvonne Bouvier, kiu estis same aktiva esperantistino, akompananta lin dum esperantaj aranĝoj, en la loka agado kaj kiel kasistino de Svisa Esperanto-Societo.

Esperanto-agado[redakti | redakti fonton]

Privat lernis Esperanton komune kun sia samlernejano Hector Hodler en 1903. En la sama jaro ili fondis la gazeton Juna Esperantisto. En 1905 li kiel 16-jara junulo partoprenis la 1-an Universalan Kongreson en Boulogne-sur-Mer, kien li piede pilgrimis kaj kie li kun matura elokventeco parolis.

Privat en la Pariza universitato studis lingvosciencon kaj historion. Meritas specialan atenton liaj libroj franclingvaj pri historio kaj psikologio de popoloj. Privat prezidis internaciajn komitatojn kaj konferencojn por la liberigo de subpremitaj nacioj. Li estis pioniro de la popolklerigo kaj de la kooperativa sistemo en Svislando. Tiu meritplena vivo estas organisme traplektita de Esperanto-rilatoj.

En 1907 kaj 1908 li faris longajn propagandvojaĝojn tra Usono, Anglujo kaj Francujo, en 1911 en Ruslando kaj Mez-Eŭropo.

karikatura bildkarto el ĉ. 1913

Li estis komitatano (unue "vickomitatano") de UEA ekde 1912. De 1920 ĝis 1934 li estis ĉefredaktisto (longtempe kun la titolo "gvidanto") de la oficiala organo, la revuo Esperanto. De 1924 ĝis 1928 li estis prezidanto de UEA, kaj samtempe prezidanto de Internacia Centra Komitato, sed rezignis post skandalo kiun li eliris tamen kiel senkulpulo. Privat antaŭenigis la internacian Esperanto-organizon en kaj ekster UEA.

Krome li de 1921 ĝis 1928 estis prezidanto de Svisa Esperanto-Societo.

Per siaj verkoj Historio de la lingvo Esperanto (duvoluma) kaj Vivo de Zamenhof li fariĝis unu el la plej gravaj historiistoj de Esperanto.

Li verkis filologian studon Esprimo de sentoj en Esperanto, estas aŭtoro de Ginevra kaj de poemaro Tra l' silento. Aldone li aktivis sur pedagogia kampo kiel aŭtoro de la populara legolibro Karlo kaj de la Kursa lernolibro.

Pri sia spirituala vivo, Edmond Privat frekventis la Religian Societon de la Amikoj (Kvakeroj), konatan pro sia pacismo kaj sendogmeco. Li estis akceptita kiel ano de tiu Societo, ekde 1936. Ankaŭ en tiu religia societo Edmond Privat estis fame konata. Estis kun tiuj kvakeroj, ke Edmond Privat organizis prelegon de Gandhi en Laŭzano en 1931. Poste, kiam Gandhi reiris al sia lando, Edmond Privat kaj Yvonne Bouvier vojaĝis kun li sur la ŝipo. Li pasigis plurajn monatojn en Hindujo.

Tiuj travivaĵoj estas la temo de lia franclingva libro "Aŭ Indes avec Gandhi" ("En Indio, kun Gandhi"). Al Gandhi kaj Nehru ligis lin ne nur admiro sed ankaŭ persona amikeco.

Dum la jaroj 1923 ĝis 1926 Privat estis honora konsilanto kaj vicdelegito de Irano ĉe la tiama Ligo de Nacioj. Li prezentis Esperanton krom al la tiama Ligo de Nacioj ankaŭ al la Internacia Labor-Oficejo kaj al la Universala Telegrafa Unuiĝo. Li estis brila organizanto, aranĝis plurajn internaciajn konferencojn, kiel pri instruado de Esperanto en Ĝenevo (1922), Komercan kaj Turisman Konferencon en Venecio (1923), Internacian Radio-Konferencon en Ĝenovo (1924), Konferencon de Komerco kaj Industrio en Parizo (1925), Konferencon Paco per lernejo en Prago (1927), kie Esperanto estis sola oficiala traduklingvo. Aparteninte al la plej elokventaj oratoroj li ricevis post morto de Zamenhof oficon fari ĉiujare la tradician kongresan paroladon ĉe la solena inaŭgura kunveno.

Edmond Privat, kvankam ĵurnalisto por socialisma gazeto La sentinelo, ne aliĝis al SAT, la organizo por maldekstruloj.

Unu el la grandaj meritoj de Edmond Privat estis la enkonduko en 1946 de esperantlingvaj elsendoj ĉe Svisa Mallongonda Radio (poste nomata Svisa Radio Internacia). Tiujn elsendojn li mem realigis ĝis sia morto en 1962, post kiam la laboron daŭrigis Claude Gacond dum 30 jaroj, ĝis la ĉeso de la esperantaj elsendoj de SRI en 1992.

Aliaj agadoj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1932 li skribis franclingve en La sentinelo pri la tragika pereo de 12 laboristoj en urbo Ĝenevo okaze de kontraŭfaŝista manifestacio. La laboristaro ne falu en kaptilon de perforto, ne eblas kontraŭbatili perforton per perforto. Tiu opinio venas el lia forta sinteno al la ideoj kaj ag-metodoj de Gandhi. Pri ĵurnalismo indas noti ankaŭ, ke Edmond Privat ofte skribis artikolojn en la ĵurnalo L'Essor, kaj estis ties redaktoro dum la periodo 1944-1949.

Edmond Privat estis profesoro en la Universitato de Neuchâtel.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de Esprimo de sentoj en Esperanto

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Rete legeblaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Edmond Privat » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»