Edmond Rostand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edmond Rostand
Persona informo
Naskonomo Edmond Eugène Alexis Rostand
Naskiĝo 1-an de aprilo 1868 (1868-04-01)
en Marsejlo,  Dua Franca Imperio
Morto 2-an de decembro 1918 (1918-12-02) (50-jaraĝa)
en Parizo
Mortokialo Hispana gripo
Tombo tombejo Sankt-Petro de Marsejlo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Lycée Thiers • Collège Stanislas
Familio
Patro Eugène Rostand
Patrino Angèle Gayet
Frat(in)oj Juliette Rostand • Jeanne Rostand
Edz(in)o Rosemonde Gérard
Infanoj Maurice Rostand • Jean Rostand
Okupo
Okupo dramaturgoverkisto • poeto • eseisto
Verkoj Cyrano de Bergerac
vdr

Edmond Eugène Alexis ROSTAND (naskiĝis en Marsejlo, Francio, la 1-an de aprilo 1868, mortis en Parizo la 2-an de decembro 1918) estis franca poeto. Li studis leĝosciencon, sed neniam profesiis, ĉar lia amo estis la literaturo. Ĉe la universitato, li frekventis la literaturajn rondojn, kaj tie li ekkonis sian estontan edzinon, la poetinon Rosemonde Etienette Gérard, lian plej grandan stimulilon. Li estas patro de la fama biologo kaj eseisto Jean Rostand.

La 30-an de majo 1901, Rostand iĝis la plej juna verkisto kiu ĝis tiam estis elektita al la Franca Akademio. Lia ĉefverko estas Cyrano de Bergerac (teatraĵo). En 1990 la teatraĵo gajnis la ekranojn de la kinejoj en filmo kun Gerard Depardieu kiel protagonisto.

Cyrano de Bergerac estis tradukita de André Cherpillod en Esperanton.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Le Gant rouge, 1888 (La ruĝa ĝlavo)
  • Les Musardises, 1890
  • Les Deux Pierrots, ou Le Souper blanc (La du pierotoj, aŭ la blanka vespermanĝo), 1891
  • Les Romanesques, 1894 (bazo por la 1960-datita ekster-Broadway muzikalo The Fantasticks)
  • La Princesse Lointaine (La orincino malproksime), 1895
  • La Samaritaine (La virinoj de Samaria), 1897
  • Cyrano de Bergerac, 1897
  • L'Aiglon: Teatraĵo en ses aktoj. 1900
  • Chantecler: Teatraĵo en kvar aktgoj, 1910
  • La Dernière Nuit de Don Juan (La lasta nokto de Don Juan, en poezia dramo), 1921
  • Le Cantique de L'Aile, 1922
  • Le Vol de la Marseillaise, 1922