Edmund Dene Morel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
E.D. Morel
Red Rubber 1906

Edmund Dene MOREL, eigentlich Georges Edmond Pierre Achille Morel de Ville (naskiĝis la 10-an de julio 1873 en Parizo; mortis la 12-an de novembro 1924 sur bieno proksime al Bovey Tracey (Devon) estis brita ĵurnalisto, aŭtoro kaj pacifisto.

Li fondis kun Roger Casement la Congo Reform Association, kiu agadis kontraŭ la brutala ekspluato de liberŝtato Kongo tra la privata kolonia regado de belga reĝo Leopoldo la 2-a. Casement estis antaŭe membro de komisiono, komisie de la brita registaro por esplori cirkonstancojn en Libera Ŝtato Kongo kaj kies rezultoj aperis en 1904 en la t.n. Kongo-raporto.

Morel fondis ankaŭ propran semajnan gazeton West African Mail, en kiu li senvualigis agadojn en Kongo. Lia libro Red Rubber aperis en 1906 kaj kaŭzis en Belgio kaj Eŭropo indignon. Sekve de tio, Leopoldo estis devigita sian kolonion transdoni al ub belgian registaron.

Dum la unua mondmilito, Morel agadis en la brita pacmovado, estis kunfondinto kaj sekretaro de Union of Democratic Control kaj membriĝis en la Liberala Partio. Morel - same kiel Casement - estis diskredita pro supozita germansimpatio. Post fino de la milito, li membriĝis en la Sendependa Laborista Partio. Lia tombo troviĝas en Londono en la Golders Green Cemetery.

Peter Bate produktis en 2004 dokumentaran filmon pri kongo-rilataj agadoj, kun titolo "Blanka reĝo, ruĝa kaxuĉuko, nigra morto".

Literaturo

  • C. Cline, E. D. Morel, 1873–1924: the strategies of protest (1980)