Edmund Grimley Evans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
small
small

Edmund GRIMLEY EVANS estas brito loĝanta en Kembriĝo, Britio.

Vivo

Grimley Evans studis matematikon, komputikon kaj komputan lingvikon en Anglio kaj en la universitato de Sarlando en Saarbrücken (Germanio). En 2013 li laboras en la esplora fako de ARM, kies procesoroj troviĝas hodiaŭ en 80 % de la poŝtelefonoj en la mondo, kaj krome en multaj aliaj aparatoj.

Li havas filinon, kiun li edukas kiel denaska esperantisto, kaj aktivas sur la kampo de denaskismo.

Esperanto-agado

Grimley Evans eklernis Esperanton ĉirkaŭ 1986, kaj pliprofundiĝis en la lingvon dum li loĝis en Germanio inter 1989 kaj 1992. Li estas revizianto por la magazino MONATO ekde septembro 1993, kiam oni ekuzis la komputilajn retojn por disdoni tiun taskon al pli granda skipo, kaj ekde julio 1998 li estas ankaŭ redaktoro de la rubriko „Komputado”.

Liaj aliaj esperantaj agadoj inkluzivas komitatanecon en Esperanto-Asocio de Britio, administradon de reta kurso, tradukadon kaj interpretadon. Li tradukis multajn rakontojn de Saki.

Esperanto-leksikografio

Grimley Evans estis revizianto por la fako "komputiko" de la eldono 2002 de PIV. Li tradukis kaj adaptis anglalingvan infanlibron al Esperanto (Mil unuaj vortoj, traduko de 2004). Li prizorgis neŝanĝitan skan-eldonon de la vortaro Esperanto-angla de Montagu Christie Butler (1967), kiu aperis en 2010.[1] Laŭ informo en bloga diskuto, Grimley Evans plue preparis (ankoraŭ ne publikigitan) vortaron Esperanto-anglan surbaze de PIV 2005.[2]

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. Esperanto-English Dictionary (1967).
  2. Komento al la blogero "Butlero, literon D, Bonvolu!"