Edmund Landau
| Ĉi tiu artikolo temas pri Edmund Landau. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Landau. |
| Edmund Landau | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Persona informo | ||
| Nomo | Edmund Landau | |
| Dato de naskiĝo | 14-a de februaro 1877 | |
| Loko de naskiĝo | Berlino | |
| Dato de morto | 19-a de februaro 1938 | |
| Loko de morto | Berlino | |
| Okupo | ||
| Aĝo je morto | 61 | |
Edmund Landau (naskiĝis la 14-an de februaro 1877 en Berlino, mortis la 19-an de februaro 1938 en Berlino) estis germana matematikisto Li verkis pli ol 250 artikolojn pri la nombroteorio.
Vivo [redakti]
Li naskiĝis en riĉa juda familio; li lernis en la Franca Gimnazio de Berlino, kaj studis matematikon en la Humboldt-Universitato en Berlino kie li doktoriĝis en 1899. Li estis profesoro en la Universitato de Berlino de 1899 al 1909, kaj en la Universitato de Göttingen de 1909.
En 1905 li edziĝas kun Marianne Ehrlich, filino de la biologisto Paul Ehrlich.
En la 1920-aj jaroj, li partoprenis al la nasko de la Hebrea Universitato de Jerusalemo. En 1927 li decidas elmigri en Palestinon, sed disputoj inter Judah Magnes, Albert Einstein kaj Chaim Weizmann elrevigas lin; li revenis instrui en Göttingen ĝis 1933, dato kiam la nazia reĝimo malpermesis lin labori.
De tiam li ne plu instruis en Germanio, sed donis kursojn en Bruselo kaj Kembriĝo.
Verko [redakti]
Li faris gravajn studojn pri la denseco de la primoj kaj en 1903 donis demonstron de la prima teoremo pli simpla ol tiuj tiam konataj. Li faris gravajn laborojn pri la kompleksa analitiko.
Li restis fama por la dissciigo de la simbolo granda O, kiun oni nomas "notacio de Landau", kvankam eltrovis ĝin Paul Bachmann.
La kvar problemoj de Landau, prezentitaj de Edmund Landau en 1912 al la Internacia Kongreso de Matematikistoj de Kembriĝo, restas nun nesolvataj.

