Edmund Osmańczyk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edmund Osmańczyk
Persona informo
Edmund Osmańczyk
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1913 (1913-08-10)
en Jagielno, Lower Silesian Voivodeship
Morto 4-an de oktobro 1989 (1989-10-04) (76-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Opole vd
Lingvoj polaslovena vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Varsovio vd
Partio Citizens Parliamentary Party vd
Memorigilo Edmund Osmańczyk
Profesio
Okupo politikisto • historiisto de Orienta Eŭropo • ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Edmund Jan Osmańczyk (naskiĝia la 10-an de aŭgusto 1913 en Deutsch Jägel/Jagielno (distrikto Strzeliński), mortis la 4-an de oktobro 1989 en Varsovio) estis pola publicisto kaj politologo, parlamentano al Sejmo de Pola Popola Respubliko de la 1-a, 2-a, 5-a, 6-a, 7-a kaj 8-a kadenco, senatano de 1-a kadenco.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Edmund Osmańczyk studis en polaj altlernejoj (Varsovia Universitato, 1938) kaj eksterlandaj (universitatoj en Bordozo kaj Berlino), en 1974 akiris gradon de doktoro de politikaj sciencoj.

En la jaroj 1932–1935 estis redaktoro de revuo "Młody Polak w Niemczech" (Juna polo en Germanio), de 1934 ĝis 1939 gvidis Gazetaran Centron de Asocio de Poloj en Germanio. Ekde septembro 1939 laboris en Pola Radio en Varsovio, post okupo de la ĉefurbo – en konspira radio. Dum la ribelo de Varsovio disaŭdigis en Pola Radio ĉiutagajn programerojn Batal-tago pri situacio en la ĉefurbo. En la jaroj 1945–1946 estis milita korespondanto, raportis i.a. pri Potsdama konferenco kaj pri Nurenberga proceso. De 1947 dum pluraj jaroj laboris kiel eksterlanda korespondanto de Pola Radio. Li publikigis en semajnrevuo "Świat" (Mondo). De 1969 okupiĝis pri publicista agado kaj scienca laboro. Aŭtoro de plurfoje premiita publikaĵo "Encyklopedia ONZ i stosunków międzynarodowych" (Enciklopedio de UN kaj de internaciaj rilatoj) (1982), eldonita ankaŭ en la hispana kaj angla.

Kiel reprezentanto de solidareca-opozicia flanko partoprenis kunsidojn de Ronda Tablo en grupo pri politikaj reformoj. En 1989 kadre de Civitana Komitato "Solidareco" eniris al Senato, kie estis prezidanto de senata Komisiono pri Elmigrado kaj Poloj en Eksterlando. Mortis kelke da monatoj poste.

En la jaroj 1983–1988 prezidis Asocion de Aŭtoroj ZAiKS. Distingita interalie per Komandora Kruco (1957), Kavalira (1954) kaj Oficira de la Ordeno Polonia Restituta (1952) kaj Ora Merit-Kruco (1950). En la periodo 1952–1961 kaj 1969–1985 estis deputito en Pola Parlamento. Li ricevis honoran doktorecon de Silezia (1975) kaj Vroclava (1988) Universitatoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Młode Niemcy (Juna Germanio), "Czytelnik", Warszawa 1951
  • Niemcy 1945–1950 : liczby, fakty, daty, komentarze (Germanio 1945–1950: nombroj, faktoj, datoj, komentoj), "Książka i Wiedza", Warszawa 1951
  • Był rok 1945 (Estis la jaro 1945), PIW Warszawa 1970, 1980.
  • Leksykon Polactwa w Niemczech (Lexikon des Polentums in Deutschland), Instytut Śląski w Opolu, PWN Warszawa 1973
  • The Encyclopedia of The United Nations and International Agreements, Philadelphia, London, Taylor and Francis, 1986. ISBN 0850663121; New York, London, Routledge 2003, ISBN 0415939208
  • Enciclopedia Mundial de Relaciones Internacionales y Naciones Unidas, Fondo De Cultura Económica, 1990, ISBN 84-375-0079-6
  • Sprawy Polaków (Aferoj de poloj), AWiR, Katowice 1946, 1948, "Śląsk", 1982, 1986.
  • Trzeba to opowiedzieć : dziennik z Powstania 1944, (Oni devas tion rakonti: Taglibro de la Ribelo 1944) Bellona, Warszawa, 1994, ISBN 8311083258.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Ewa Wyglenda: Edmund Jan Osmańczyk (1913–1989). Bibliografia twórczości za lata 1945–1991 (Edmund Jan Osmańczyk (1913-1989). Bibliografio de verkado pri la jaroj 1945-1991), Instytut Śląski w Opolu (Silezia Instituto en Opole) 2005, ISBN 83-7126-200-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]