Ednam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ednam
Vikimedia Komunejo: Ednam
Preĝejo, Ednam

Ednam estas malgranda vilaĝo ĉe Kelso en la areo de Skotaj Limoj de Skotlando.

Ties lokoj estas Stichill, Sprouston, Nenthorn, Eccles, Gordon, Greenlaw kaj la kastelo Floors. La vilaĝo estis iam en Roxburghshire. Ties nomo estas adapto de la anglosaksa "Edenham", t.e. la urbo ĉe la rojo Eden Water.

Ednam estas elstara pro asocioj kun kelkaj skotaj poetoj, ĉefe Henry Francis Lyte, verkisto de la himno Abide With Me; William Wright, John Gibson Smith kaj James Thomson, verkisto de Rule Britannia.

Aliaj homoj asociaj kun Ednam estas la bankisto William Purves kaj John 'Coocke' aŭ 'Cuke'- avo de la Kapitano Cook.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 55° 37′ 41″ N 2° 25′ 3″ U / 55.62806 °N, 2.41750 °U / 55.62806; -2.41750 (mapo)