Edoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr

La edoj (ankaŭ nomataj Bini) aŭ benina popolo estas afrika etno en Niĝerio de proksimume 2 660 000 homoj. Ili vivas en la federacia ŝtato Edo en la suda parto de Niĝerio. Ili parolas la edoan lingvon kaj estas la posteuloj de la fondintoj de la Benina Imperio. Ili proksime rilatitas al aliaj etnoj kiuj parolas edoidajn lingvojn, kiel la esan, la afemaia, isoko kaj urhobo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo "Benino" (kaj "Bini") estas finfine portugala koruptaĵo de la vorto "ubini", kiu ekestis dum la regado de la reganto Oba Ewuare, ĉ. 1440. "Ubini", vorto kun la signifo "vundo", uzita fare de princo Oranmiyan, filo de la riĉa reganto de Uhe (Ife) por priskribi la frustriĝon kiun li renkontis post kiam li estis invitita por regi Beninon. Ubini poste estis koruptita al Bini fare de la miksitaj etnoj vivantaj kune en la centro; kaj plue koruptita al Benino ĉirkaŭ 1485 kiam la portugaloj komencis komercrilatojn kun Oba Ewuare donanta al ili koralajn perlojn.

Etnoj en Niĝerio

Tradicia kredo[redakti | redakti fonton]

Teatra arta klaso surhavante Edo-kulturajn vestaĵojn kun perlaj kronoj kaj kostumoj
Teatra arta klaso surhavante Edo-kulturajn vestaĵojn kun perlaj kronoj kaj kostumoj

En la tradicia religio de la edoj, ekzistas, krom la homa mondo, nevidebla mondo de supernaturaj estaĵoj agantaj kiel propetantoj por la homa mondo.

Tradicia arto[redakti | redakti fonton]

Etnologia muzeo de Berlino: bronza kapo de reĝino Idia.
Etnologia muzeo de Berlino: bronza kapo de reĝino Idia.

Benina arto estas la arto de la Regno de Benino aŭ Edo-Imperio (1440-1897), antaŭ-kolonia afrika ŝtato situanta en tio kio nun estas konata kiel la suda regiono de Niĝerio.  Ĉefe farita el gisita bronzo kaj ĉizita eburo, Benina arto estis produktita plejparte por la tribunalo de la Oba de Benino - dia reganto por kiu la metiistoj produktis serion da ceremonie signifaj objektoj[1].

Punekspedicio[redakti | redakti fonton]

La malkresko de benina arto okazis ĉe la fino de la 19-a jarcento kiam la brita Benina Punekspedicio de 1897 kaŭzis kripliĝon en la kreado de la artaĵoj. La 18-an de februaro 1897, la britoj alvenis en la urbon Benin por puni masakron. La havaĵoj de la reganto Oba Ewuare kaj lia kortego iĝis militakiro. La objektojn oni traktis kun malmulte da konsidero por ilia rilata signifo; neniu sistema indikado estis konservita de ilia grupiĝo aŭ lokon. Multaj el tiuj objektoj estis venditaj en Londono por pagi la koston de la ekspedicio[2].

En aprilo 2021 Germanio konsentis resendi al la nuna Niĝerio la beninajn bronzajn skulptaĵojn kiujn iliaj soldatoj prirabis de la Regno de Benino[3].  Malfrue en 2021 la Smithsonian Muzeo de Afrika Arto en Washington DC diris ke ili havas planojn ankaŭ repatriigi bronzajn skultaĵojn[4].

Lingvo[redakti | redakti fonton]

La eda lingvo apartenas al la lingvogrupo okcidenta Benue-Kongo-Grupo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) "Benin Standing Figure". Peyton Wright Gallery, la 11-an de marto 2015.
  2. (en) "The kingdom of Benin was obliterated by the British, who still have the evidence on display". www.abc.net.au, la 29-an de novembro 2020..
  3. (en) "Benin Bronzes: Germany to return looted artefacts to Nigeria". BBC News. la 30-an de aprilo 2021..
  4. (en) Catherine Hickley, "Smithsonian Museum of African Art removes Benin bronzes from display and plans to repatriate them". CNN, la 28-an de oktobro 2021.