Edomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Edomo (hebree אדום, do AdomEdom) estis antikva regiono en la teritorio de Palestino en okcidenta Azio, kaj la edomanoj tribaro de la malfrua ferepoko. La popolo de edomanoj kune kun la arameoj, izraelidoj, joktanidoj kaj midjanidoj kalkuliĝas al la popolaro de hebreoj.

Nomo[redakti | redakti fonton]

"Edom" signifas "ruĝa" kaj eventuale devenas de la ruĝa koloro de la sabloŝtona montaro oriente de la malaltaĵo Arava. La plej malnova skriba mencio de la nomo estis en egiptia teksto de la 8-a jarcento antaŭ Kristo.

La historio kaj kulturo de la regiono Edomo nuntempe esploriĝas fare de grupoj da arkeologoj kaj historiistoj el Francio kaj Germanio. La fakulo Pierre Bordreuil de la Centre national de la recherche scientifique (CNRS) inter alie havas la tezon, ke la facile mikseblaj hebreaj konsonantoj Dalet kaj Reŝ gvidis al fojfojaj miksoj de la mencioj pri Aram kaj arameoj unuflanke kaj Edom kaj edomanoj aliflanke en bibliaj tekstoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La teritorio de Edomo situis oriente de la suda parto de la valo de la rivero Jordano ("Uedo Araba") inter la norde situanta regiono Moab kaj la suda montaro Seir. Hodiaŭ la teritorio apartenas al la ŝtato Jordanio.

Laŭ pluraj teksteroj de la Biblio la edomanoj origine devenas el la montaro Seir, kiu troviĝas sudokcidente de la Morta Maro.

La loĝoteritorio de la edomanoj parte identas kun tiu dum postaj generacioj enloĝita de la idumeanoj kaj nabateanoj. La ekzaktaj interrilatoj inter tiuj tri etnoj malklaras: Ĉu la nabateanoj eble forpuŝis la tie loĝintajn edomanojn, aŭ ĉu la nabateanoj estas la posteuloj de la pli frua edomana popolo, kaj la idumeanoj eble estas branĉiĝo de la edomanoj, kiu translokiĝis okcidenten, ĝis nun ne klarigeblis.

Historio[redakti | redakti fonton]

La edomanoj unue dum la ferepoko estis tribaro de agrikulturistoj (ĉefe en la altebenaĵo) kaj bestobredistoj (ĉefe en la sabloŝtona montaro), sed post la konkero fare de la israelida reĝo Davido iĝis ŝtato kun centra administratdo (biblia tekstero 2 Sam 14,22). La izraelidoj, kies Biblio estas la ĉefa skriba fonto pri la edomanoj, opinis la popolon parenca al sia propra (bibliaj teksteroj Gen 36,10. 19 kaj Dtn 2,4-8).

Edomo inter alie estis

  • parto de la regno de reĝo Davido,
  • memstara reĝlando ekde la jaro 850 antaŭ Kristo,
  • dependa ŝtato per tributoj ligita al Asirio dum la regotempoj de la asiriaj imperiestroj Adadniranrio la 3-a ĝis Asurbanipalo,
  • parto de la provinco Arabia de la imperio Babilono ekde la mezo de la 6-a jarcento antaŭ Kristo, verŝajne ekde la jaro 552 antaŭ Kristo,
  • provinco de Persio ekde la jaro 539 antaŭ Kristo ĝis proksimume la jaro 400 antaŭ Kristo.

La dum la romia epoko en Judio reganta dinastio de Herodo la Granda havis edoman devenon, kvankam ĝi estis tra pluraj generacioj judiĝinta. Dum la 4-a jarcento antaŭ Kristo la edomanoj ne plu pruveblas en la regiono, sed anstataŭe la arabdevenaj nabateanoj.

Arkeologiaj trovaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ekde la 7-a jarcento antaŭ Kristo la edomanoj konstruis diversajn defendajn fortikaĵojn. Ekzemplo estis la urbo Buseira aŭ Bosra, situanta 45 kilometrojn norde de Petra, kiu estis metropolo kaj grava administra centro de la lando. Restaĵoj de plia urbo, kiu havis la nomon Elat, troviĝis norde de la hodiaŭa urbo Akabo. Pliaj arkeologie esploritaj edomaj urboj estas se-Sela kaj Tavilan.

Edomo kiel sinonimo[redakti | redakti fonton]

En la pli postaj judaj kronikoj la vorto Edomo, do "la ruĝa", pro la ofta uzo de la ruĝa koloro en la flagoj de la romia armeo, ofte uziĝis sinonime por la (malŝtatata) Romia Imperio - eble ankaŭ la tiuepoka sanga reĝimo de la romia armeo en Judio pro la ruĝa koloro de sango kreis tiun sinonimon. mezepokaj rabenaj tekstoj ofte uzis la vorton kiel sinonimon por la Bizanca Imperio, kiu komprenis sin en la tradicio de la romia regno, aŭ ankaŭ kiel sinonimon por la kristanismo, pense ligita al la urboj Romo kaj Konstantinopolo.

Edomo en la literaturo[redakti | redakti fonton]

Tiu sinonima uzo de la vorto Edomo ankaŭ troveblas en la historiaj romanoj de Lion Feuchtwanger. Ekzemple en la romano "La judino de Toledo" la persono Jehuda negative parolas pri la "filoj de Edomo", kaj ankaŭ en la romano Jud Süß "Edomo" uziĝas sinonime por la malamikoj de la israelanoj.

Religio[redakti | redakti fonton]

La ĉefa dio de la edomanoj havis la nomon Qaus. La nomo signifas "arko", supozeble "ĉielarko". Qaus do estis vetera dio, kiu poste ekhavis militeman trajton. Ankaŭ post la perdo de la ŝtata sendependeco la edomanoj adoris la dion, kion pruvas multaj, al la greka lingvo tradukitaj nomoj. Ankoraŭ la juda kronikisto Flavio Jozefo konas ĝin en la nomoformo Koze.