Edouard Breon

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Edouard BREON [breon] (naskiĝis en 1853; mortis la 5-an de februaro 1933 en Blois) estis franca esperanisto kaj oficisto. Li esperantiĝis en 1901. De 1902 li estis sekretario de SPPE. Li plenumis premegan laboron kun senlima sindonemo. Li sekvis de Beaufront idistan, 1908, kaj rikoltis nur maldolĉan elreviĝon.