Edroverticotranĉita 4-hiperkubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edroverticotranĉita 4-hiperkubo
Bildo
Figuro de Schlegel centrita je senpintigita kubo kun kubokedraj ĉeloj montritaj
Bildo
Rektlinia sfera projekcio kun 128 bluaj triangulaj edroj kaj 192 verdaj kvadrataj edroj.
Speco Uniforma plurĉelo
Vertica figuro Ortangula piramido
Simbolo de Schläfli t0,1,3{4,3,3}
Figuro de Coxeter-Dynkin (o)4(o)3o3(o)
Verticoj 192
Lateroj 480
Edroj 128 trianguloj {3}
192 kvadratoj {4}
48 oklateroj {8}
Ĉeloj 8 senpintigitaj kuboj (3.4.4)
16 kubokedroj (3.4.3.4)
24 oklateraj prismoj (4.4.8)
32 triangulaj prismoj (3.4.4)
Geometria simetria grupo B4, [3,3,4]
Propraĵoj Konveksa
vdr

En geometrio, la edroverticotranĉita 4-hiperkubo estas konveksa uniforma plurĉelo. Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti farita per edroverticotranĉo de la regula 4-hiperkubo.

Ĝi estas barita per 80 ĉeloj: 8 senpintigitaj kuboj, 16 kubokedroj, 24 oklateraj prismoj, kaj 32 triangulaj prismoj.

Konstruado[redakti | redakti fonton]

La edroverticotranĉita 4-hiperkubo povas esti konstruita de la senpintigita 4-hiperkubo per elvolvado de la senpintigitaj kubaj ĉeloj eksteren radiuse, kaj enigo de oklateraj prismoj inter ilin. En la procezo, la kvaredra elvolvas en kubokedrojn, kaj triangulaj prismoj plenigi la ceterajn breĉojn.

Projekcioj[redakti | redakti fonton]

En la senpintigita-kubo-unua paralela projekcio de la edroverticotranĉita 4-hiperkubo en 3-dimensian spacon, la projekcia bildo estas jena:

  • La projekcia koverto estas ne-uniformo malgranda rombokub-okedro, kun 6 kvadrataj edroj kaj 12 ortangulaj edroj.
  • Du el la senpintigitaj kubaj ĉeloj projekciiĝas al senpintigita kubo en la centro de la projekcia koverto.
  • Ses oklateraj prismoj trakonektas ĉi tiu centran senpintigitan kubon al la kvadrataj edroj de la koverto. Ĉi tiuj estas la bildoj de 12 de la okedraj prismaj ĉeloj, po 2 ĉeloj al ĉiu bildo.
  • La ceteraj 12 okedraj prismoj estas projekciitaj al la ortangulaj edroj de la koverto.
  • La 6 kvadrataj edroj de la koverto estas la bildoj de la ceteraj 6 senpintigitaj kubaj ĉeloj.
  • 12 ortaj triangulaj prismoj trakonektas la enajn oklaterajn prismojn. Ĉi tiuj estas la bildoj de 24 el la triangulaj prismaj ĉeloj.
  • La ceteraj 8 triangulaj prismoj projekciiĝas al la triangulaj edroj de la koverto.
  • La 8 cetera volumenoj situantaj inter la triangulaj edroj de la koverto kaj la ena senpintigita kubo estas la bildoj de la 16 kubokedraj ĉeloj, po 2 ĉeloj al ĉiu bildo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]