Eduard Becker

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eduard BECKER [beker] (naskiĝis la 10-an de oktobro 1867 en Makrone) estis germana katolika pastro, eklezia konsilisto kaj esperantisto. Li mortis la 2-an de oktobro 1930.

Li agis por Esperanto ĉe la sendstacio Breslau, per kiu li ofte parolis kaj instruis. La modesta viro estis unu el la plej eminentaj pioniroj de Esperanto en Silezio.