Eduard Devrient

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Philipp Eduard DEVRIENT (naskita la 11-an de aŭgusto 1801 en Berlino; mortinta la 4-an de oktobro 1877 en Karlsruhe) estis germana aktoro kaj reĝisoro de teatro.

Muzike edukita de la komponisto Carl Friedrich Zelter, Devrient povis debuti kiel basulo ĉe la Reĝa Opero je Berlino. Subite Devrient fariĝis konata, kiam li la 11-an de marto realigis en 1829 en Berlino kune kun Felix Mendelssohn Bartholdy la rean prezentadon de la Mateo-Pasiono de Johann Sebastian Bach kun la Sing-Akademie zu Berlin (Kantakademio je Berlino). Felix Mendelssohn Bartholdy direktis la prezentadon, kaj Devrient kantis la "Jesuo"-rolon. Membro, poste honormembro en la kantakademio 1819–1851.

Verkoj

  • Die Kirmes
  • Der Zigeuner
  • Das graue Männlein
  • Die Gunst des Augenblicks
  • Verirrungen
  • Treue Liebe
  • Wer bin ich? Lepsiko 1846
  • Briefe aus Paris (2-a eldono, Berl. 1846)
  • Über Theaterschulen. Berlino 1840
  • Das Nationaltheater des neuen Deutschland. Berlino 1848
  • Über das Passionsspiel von Oberammergau. Berlino 3-a eldono 1880)
  • Geschichte der deutschen Schauspielkunst ( Lepsiko 1848–74, 5 vol.).
  • Meine Erinnerungen an Felix Mendelssohn Bartholdy und seine Briefe an mich. Lepsiko 1872
  • Deutschen Bühnen- und Familien-Shakespeare. Lepsiko 1873 ff (kune kun sia filo Otto)
  • Kompleta eldono de liaj traktaĵoj aperis en Lepsiko 1846–74, (11 volumoj).


Eksteraj ligiloj