Eduard Macheiner

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eduard MACHEINER (naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1907 en Fresen, mortis la 17-an de julio 1972 en Salzburg), estis ĉefepiskopo de Salzburg de 1969 ĝis 1972 kaj honora prezidanto de Aŭstria Katolika Ligo Esperantista.

Macheiner estis esperantisto ekde 1924. Li aktivis ne nur kiel ĉefepiskopo de Salzburg (Aŭstrio), sed ankaŭ kiel komisiito de Vatikano pri lingva ekzameno de la liturgiaj tekstoj en Esperanto. Li estis membro de la Honora Komitato de la 56-a UK.